La Nordia Konsilantaro (aŭ Nordia Konsilio) estas interparlamenta organizaĵo de la landoj de Nordio.
La parlamentoj de la membraj ŝtatoj kaj memregaj regionoj sendas konsilantojn al la Konsilantaro, kiuj tie reprezentas la interesojn de sia nacio; ĉiujare oni nove elektas la konsilantojn. La Konsilantaro estis fondita en 1952 de Danujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo. Ekde tiam okazas ĉiujaraj renkontiĝoj. Finnujo aliĝis al la Konsilantaro en 1955. La laboro estas kunordigata en kvin fakaj komisiitaroj.
Nordia Konsilantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo • politika teritoria divido • supernacia unio • konfederacio | |||||
Komenco | 16-a de marto 1952 vd | ||||
Geografia situo | , 12° 34′ 52″ O 55.677812.58155° 40′ 40″ N, 12° 34′ 52″ O | ||||
Sidejo | Kopenhago | ||||
| |||||
| |||||
Lingvoj | dana lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Nordlanda Konsilistaro | |
---|---|
Oficialaj lingvoj de la Nordlandoj | dana, feroa, finna, gronlanda, islanda, norvega, sveda |
Laborlingvoj de la Nordlanda Konsilantaro | dana, norvega, sveda |
Sidejo | Kopenhago |
Ĝenerala sekretario | Kristina Háfoss (2021-) |
Prezidanto | Jorodd Asphjell (2023) |
Vicprezidanto | Helge Orten (2023) |
Fondo | 1952 |
En 1962 la jura bazo de la Konsilantaro estis difinitaj per Traktato inter Danujo, Finnujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo, ankaŭ nomata Traktato de Helsinko (alia ol Esperanto-rilata Kontrakto de Helsinko).
La taskoj de la Nordia Konsilantaro konsistas el la kunordigo kaj ellaborado de ne-devigaj konsiloj por la interŝtataj rilatoj de la membraj ŝtatoj. La landaj registaroj devas raporti al la Nordia Konsilantaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nordia Konsilantaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.