La Norda najtingalo, Luscinia luscinia, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj.
Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.
Norda najtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Norda najtingalo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia luscinia (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Luscinia estis vorto jam uzita por najtingaloj kaj similaj birdoj en Klasika latino (ekz. en la verko de la 70-aj jaroj Naturalis Historia de Plinio la Maljuna). Etimologie ĝi povus deveni el luscus (Latina vorto por "duonblinda", "duonkomprenita" ktp.) aŭ el clueō (latina por "bonekonota") + (probable) latina canō "kanti". Tiele ĝi povus esti tradukita kiel "malmulte vidata kantisto" aŭ "fama kantisto". Ĉar tiu specio estas la tipa kaj nomiga de la genro ricevas dufoje la saman vorton.
Ĝi estas migranta insektovora specio kiu reproduktas en arbaroj de Eŭropo kaj Azio. Ĝia distribuado estas pli norda ol tiu de la tre proksima rilata Komuna najtingalo, Luscinia megarhynchos. Ili nestumas malalte en densa arbustejo. Ili vintrumas en Afriko.
Tiu palearktisa specio estas simila laŭ grando al la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ĝi estas tute grizbruna supre kaj griza al blankeca sube kun brusto tre punktita je bruno. La pli grizaj tonoj, kiuj aperas kiel nubeca aspekto sube kaj vosto ne tiom ruĝeca kiel tiu de la najtingalo estas la plej evidentaj plumardiferencoj disde tiu specio. Ambaŭ seksoj estas similaj.
La kanto de la masklo estas laŭta, kun serio de fajfoj, triloj kaj klikoj. Ĝi ne havas la laŭtan fajfan plialtiĝon (kresĉendo) de la najtingalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Norda najtingalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.