La Nigra maranaso (Melanitta nigra) estas birdo el anasedoj kaj grupo de maranasoj, kiu enhavas kvin similajn speciojn de nigraj aŭ malhelbrunaj birdoj depende de la sekso.
Nigra maranaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanitta nigra (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ili reproduktiĝas ĉe malproksima nordaj Eŭropo kaj Azio oriente de la rivero Olenjok. La amerika kaj orientsiberia M. americana (Amerika maranaso) estas foje konsiderata subspecio de la M. nigra.
Ili vintras pli sude en moderkliamtaj zonoj, en marbrdoj de Eŭropo tiom sude kiom ĝis Maroko. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. La aroj estas forte ligataj, kaj la birdoj tendencas ekveturi kaj manĝoplonĝi kune.
Tiu specio grandas 48 cm averaĝe, sed entute estas 44-54 cm longa kaj kun 70 al 84 cm de enverguro. Ili distingiĝas pro diketa korpo kaj granda beko. Temas pri specio kun seksa duformismo. La viranaso estas tute nigra kun vigla oranĝecflava makulo ĉe la supra bordo de la nigra beko ĉirkaŭ la naztruoj kaj nigra ŝvelaĵo kun formo de tubero ĉe la bekobazo. La anasinoj kaj la junuloj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun malpurblankaj vangoj kaj kolflankoj, nome gorĝareo, do hela areo tre kontraste limigita el la nigreca krono, tre simile al la inoj de la Amerika maranaso. La korposubo de junuloj estas makuleca sur brunblanka fono. La flugoplumoj de la specio montras sub taŭga lumo arĝentecajn nuancbrilojn.
Tiu specio povas esti distingata el aliaj maranasoj, krom la Amerika, pro manko de blanko ĉe maskloj, kaj pli etendaj helaj areoj de la inoj.
La Nigra maranaso kaj la Amerika maranaso havas diagnoze distingajn voĉojn (Sangster 2009).
Ĝi vivas ĉe maroj, nestas proksime al lagoj, sur la tundro. Ĝi naĝas facile, flugas per fortaj movoj en ondanta linio aŭ senorda grupo.
La remburita nesto estas konstruata surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. La ino demetas 6-8 ovojn.
Tiu specio plonĝas por krustuloj kaj moluskoj; ili povas manĝi ankaŭ akvajn insektojn kaj malgrandajn fiŝojn kiam ili estas ĉe nesala akvo.
Campbell (1977) ĉirkaŭkalkulis la vintrantajn populaciojn en nordokcidenta Eŭropo je ĉirkaŭ 130,000, ĉefe en la Balta areo, kaj la britan populacion je ĉirkaŭ 20,000. Estas markata trapasepoko printempe tra la Markoloj de Dover.
En 2003 nekonata vintranta populacio de pli da 50,000 estis trovata ĉe stacio Shell Flat nordokcidente de Anglio fare de Cirrus Energy dum kontrolado de la areo por instalado de ventoturbinejo [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Pro tiu disvolviĝo kaj naftoverŝo ĉe la marbordo de Kimrio, en 1996, oni okazigis debatojn pri la populacio de Nigra maranaso en la brita parlamento. [2].
Kvankam la Nigra maranaso estas vintra vizitanto en Britio, estas kelkaj reproduktantaj paroj en norda Skotlando. Tiu specio estis lokigita en la Ruĝa Listo de RSPB pro malpliiĝo pli granda ol 50 % en tiu brita reprodukta populacio. En 1998 la brita registaro konsentis por biodiverseca agadplano (BAP) por ke la Nigra maranaso pliigu la reproduktan populacion al 100 paroj ĉe 2008 [3] Arkivigite je 2005-11-02 per la retarkivo Wayback Machine. La Irlanda populacio, kiu estis atinginta pinton de 150-200 paroj en la 1970-aj jaroj, draste falis en la 1990-aj jaroj, kaj ĉe 2010 jam ne estis konfirmitaj registroj de reproduktado.
Pri la tria kontrolita grupo rilate al la brita Biodiverseca Agadplano por la Nigra maranaso (BAP) la populacio ĉe la areo de Shell Flat estis ĉirkaŭkalkulata je 16,500 vintrantaj individuoj de Nigra maranaso kaj 5,000 plumoŝanĝantaj birdoj, el kiuj 4,000 uzis la kernan areon de la proponita ventoturbinejo [4] Arkivigite je 2006-09-25 per la retarkivo Wayback Machine.
La Nigra maranaso (Melanitta nigra) estas birdospecio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nigra maranaso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.