Neustadt En Saksio: Komunumo de Saksio en Germanio

Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.

Neustadt en Saksio (germane Neustadt in Sachsen) estas urbo de Germanio, kiu situas en la federacia lando Saksio inter la Elba Grejsmontaro kaj la Luzacia Montaro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 888 loĝantojn. Ekde la 1-a de aŭgusto 2008 la komunumo estas parto de la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro‎ (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). Ĝis la 31-a de julio ĝi apartenis al la distrikto Sächsische Schweiz, kiu kunfandiĝis kun la iama distrikto Distrikto Weißeritz al la nova distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge.

Neustadt
Blazono
Neustadt en Saksio (Germanio)
Neustadt en Saksio (Germanio)
DEC
Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo
Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo
urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde of Germany
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro
Urborajtoj Urbo
Telefona antaŭkodo 03596
Poŝtkodo 01841 - 01844
Aŭtomobila kodo PIR
Oficiala Municipokodo 14628260
Subdivido 9 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Manfred Elsner
Adreso de la administrejo Markt 1
01844 Neustadt in Sachsen
Demografio
Loĝantaro 11888 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo , 14° 13′ O 51.02388888888914.21666666666751° 1′ N, 14° 13′ O
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 83,05 km²
Oficiala retejo https://www.neustadt-sachsen.de/
Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo
Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo
vdr

Historio

Unuafoje oni dokumente menciis Neustadt en 1333 kiel urbon kun orminado. La fondintoj estis ministoj el Freiberg. Tiam la urbo apartenis ankoraŭ al Bohemio. En la jaroj 1433 kaj 1451 per aĉeto respektive interŝanĝo venis unue duono, poste la dua duono en saksan posedon. Neustadt situis ĉe multe uzata salovojo, kiu kondukis de Halle tra Stolpen al Bohemio. Pro tio la signifo de la urbo kreskis dum la unuaj jarcentoj de ĝia ekzisto.

Ekde la 18-a jarcento la urbon tuŝis ankaŭ pilgrima vojo de Bautzen al la bohema sanktejo Mariaschein (Brilo de Maria), hodiaŭ Bohosudov, urboparto de la ĉeĥa urbo Krupka.

Urbopartoj

Neustadt en Saksio konsistas krom la ĉefa urboparto el la komunumpartoj Berthelsdorf, Krumhermsdorf, Langburkersdorf, Niederottendorf, Oberottendorf, Polenz, Rückersdorf kaj Rugiswalde.

Turismo

La mezaltmontara pejzaĝo ofertas milde stimulan klimaton kaj bonajn eblecojn ripozi. Tra arbaro, kampoj kaj pratoj kondukas bone signita, ampleksa reto de migro- kaj biciklovojoj. Neustadt disponas pri la plej granda amuzbanejo de orienta Saksio.

Gefiloj

Neustadt En Saksio: Historio, Urbopartoj, Turismo 
panoramo vidata de nordoriento

Tags:

Neustadt En Saksio HistorioNeustadt En Saksio UrbopartojNeustadt En Saksio TurismoNeustadt En Saksio GefilojNeustadt En Saksio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Veliki BirkiTagoj en historioTeĥo (sporto)Cifereca objekta identigiloChambrelien (stacidomo)Ägidius JaisPatro niaFrandzadoKonĝuWorldometer7-a de martoInternacia Boksa FederacioHebrea kalendaroThomas MannMonda Boksa KonsilioMontreux-Berna Oberlanda-FervojoRusia revolucio de 1917321 Florentina1998MarsejloRevizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoRajtoj de GLAT en BraziloElemento de grupo 11Svedio24-a de septembroButanoMikaelo TompaMuŝoamanitoInĝenierarto10245 InselsbergNamibioLisbonoFelkostumoFret SNCFMakaoSiberio15-a de novembroUkrainioYJuchitán de ZaragozaAnglioMelilo1962Monda Boksa AsocioMagnesia ĉe rivero MeandroMonda Basbala-Molpilka KonfederacioLiane de PougyAngla lingvoAnalogioSymbian28-a de junioHenriko la 3-a (Francio)Indiana flutoTragedio de ĈurapĉaFrancioMonakoGoran MovadoLinio Kintetsu-TawaramotoKalkoŝtonoAgrikulturoMilena Velba1930-aj jarojBChatGPTVulcano (vulkano)Lumo64Venecia respubliko🡆 More