Neŭtrona Stelo: Kolapsita kerno de granda stelo konsistanta ĉefe el neŭtronoj
Neŭtrona stelo estas unu ebla finstadio en la evoluo de stelo.
Ĝi formiĝas el la restaĵo de pezega stelo, kiam tiu kolapse kunpremiĝas pro sia propra gravito, post kiam la stelo eksplodis kiel supernovao de tipo II, Ib aŭ Ic.
Strukturo
Neŭtrona stelo konsistiĝas el pluraj tavoloj:
Surface, oni parola pri atmosfero, por tavolo de kelkaj centimetroj da likva materio.
Sube estas ekstera krusto, dika de ĉirkaŭ 1 kilometro, kies komponiĝo estas sama kiel tiu de blanka nano: solido da atomkernoj, verŝajne de fero, kiu povas esti fluidaĵo se la temperaturo superas 106K. Kiam la krusto estas solida, povas okazi ties rompoj, kiuj estigas steltremojn.
Sube, pro la premo, la atomkernoj sorbas siajn elektronojn kaj iĝas pli kaj pli riĉaj je neŭtronoj. Liberaj neutronoj aperas: Tie estas la interna krusto kies denso atingas 4,3×1011 g·cm−3.
En regiono, kie denso superas 1,7×1014 g·cm−3, la atomkernoj kunfandiĝas en fluidaĵo da neŭtronoj (tre plimultaj), protonoj, elektronoj, kelkaj muonoj, tiu regiono estas tiel nomata ekstera kerno
Se la denso superas 3×1015 g·cm−3, la materio estas en malbone konata stato: la neŭtronoj kunfandiĝas iĝante fluidaĵo da kvarkoju kaj d sed eble ankaŭ s-kvarkoj (aŭ stranĝaj kvarkoj). Oni tiel nomas kvarkaj steloj hipotezajn neutronajn stelojn en kiu aperas fluidaĵo da kvarkoj, kaj stanĝaj steloj tiujn en kiuj aperas s-kvarkoj.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Neŭtrona stelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.