Naoto Sato (japane : 佐藤直人 , Satō Naoto) estas japana amatora astronomo naskiĝinta en 1953.
Komentisto en planetario, li multe faris por divastigi intereson pri astronomio en Japanio. Li subtenas la "ARISS" (Amateur Radio on the International Space Station; Amatora Radio ĉe la Internacia Kosmostacio), programo, kiu permesas, ke studentoj senpere interparolas kun la kosmonaŭtoj de la Internacia Kosmostacio.
De 1995, li malkovris aŭ kunmalkovris 124 asteroidojn (inter kiuj 18 kun sia kolego, Takeŝi Urata) elde sia propra observatorio en Ĉiĉibu (Gubernio Saitama), kaj li antaŭ-malkovris la kometon C/1989 Y2 (McKenzie-Russell).
La asteroido 6025 Naotosato ricevis lian nomon en lia honoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Naoto Sato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.