Nacia malplimulto estas etna malplimulto kiu plenumas la kondiĉojn de la kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj de la Konsilio de Eŭropo kaj estas agnoskata laŭ ŝtata juro, aŭ de komparebla kulture protekta konvencio de internacia juro en alia mondoparto.
Kontraste al etna grupo aŭ etna malplimulto, la termino "nacia malplimulto" aludas al jura statuso, kun la garantio de certaj rajtoj ekzemple en edukado, lingvotrejnado aŭ aliro al amaskomunikiloj. Ne gravas ĉu la grupo de civitanoj apartenas al la etno de alia ŝtato (ekzemple, danoj en Germanio, hungaroj en Rumanio, italoj en Slovenio, germanaj malplimultoj en orienta Eŭropo), ĉu temas pri malplimulto vivanta en pluraj landoj (ekzemple, frisoj en Germanio kaj Nederlando, ciganoj en multaj partoj de Eŭropo) aŭ kiel fermita etno en nur unu lando (ekzemple, soraboj en Germanio, kaŝuboj en Pollando).
Pli detale pri la penoj pri protekto de naciaj malplimultoj en la ŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo legu en la artikolo kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia malplimulto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.