Kaŝuboj

Kaŝuboj estas slava popolo vivanta en la regiono okcidente de Gdansk en norda Pollando.

katolikismoluteranismo
Kaŝuboj
Flago
Kaŝuboj
etno
okcidentaj slavoj
Suma populacio
275 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Kaŝuboj
vdr

Plej ofte rekonata neoficiala ĉefurboj de la kaŝuboj estas Kartuzy (Kartuzë), kvankam por nordaj kaŝuboj pli grava estas la urboj Puck (Pùck) kaj Wejherowo (Wejrowò), kaj por sudaj kaŝuboj pli grava estas Kościerzyna (Kòscérzna), dum iuj konsideras Gdańsk (Gduńsk), la plej granda urbo de la regiono kaj ĉefurbo de la vojevodio Pomerio, la ĉefurbo de Kaŝubio.

Kaŝuboj
La kaŝuba familio kun la kaŝuba flago dum la kongreso de kaŝuboj en Łeba en 2005 jaro

Inter la pli grandaj urboj de Kaŝubio, en Gdynia (Gdiniô) estas la plej granda procentaĵo de tiuj kiuj deklaras sin kaŝuboj. Tradicie la kaŝuboj laboris en agrikulturo kaj fiŝkaptado; nuntempe multaj kaŝuboj laboras en la serva kaj gastiga industrio, kiel ankaŭ en agroturismo.

La ĉefa asocio laboranta por prizorgi la kaŝuban kulturon estas la Kaŝuba-Pomeria Asocio, sed ankaŭ estas sendependaj kulturinstancoj kaj asocioj laborantaj por la progresigo de kaŝubaj lingvo kaj kulturo.

Nombroj

Kaŝuboj 
Kaŝuba popol-kostumo

La nombro de kaŝuboj dependas de la difino de kaŝubeco. Laŭ esploroj de la sociologo Marek Latoszek estis 500.000 kaŝuboj kaj 300.000 duon-kaŝuboj en 1990, sed aliaj spertuloj diras ke estas 300.000 kaŝuboj aŭ eĉ nur 50.000.

En la pola popolnombrado de 2002, nur 5.100 homoj deklaris sin de kaŝuba etneco, kvankam 51.000 raportis ke la kaŝuba estas ilia gepatra lingvo. La plej multaj kaŝuboj konsideras sin de pola nacieco kaj komprenas kaŝuban etnecon esti regiona variaĵo de poleco. La censo de 2002 tamen ne donis eblecon deklari sin de unu nacieco kaj alia etneco aŭ de pli ol unu nacieco; sekve multaj opinias la censaj rezultoj misgvidaj aŭ eĉ falsaj koncerne la nombron de kaŝuboj.

Historio

Kaŝuboj 
Tereno de la kaŝuba etno (= Kaŝubio) fine de la dudeka jarcento

Kaŝuboj estas la posteuloj de la slavaj pomeroj, precipe tiuj loĝintaj en la plej orienta parto de Pomerio. La pomeroj prenis sian nomon de la lando kie ili vivis: po moře en la malnov-kaŝuba signifis "lando laŭ la maro". Oni kredas ke la pomerianoj venis al ĉi tiu lando inter la Odro kaj la Vistulo en la 6-a jarcento n.e. dum la tempo de grandaj migradoj. La plej frua mencio de la nomo venas de la 13-a jarcento (sur sigelo de Duko Barnim la 1-a de Pomerio), kiam la pomerianoj regis la regionon ĉirkaŭ Szczecin (kaŝube: Szczecëno).

Alia frua mencio de la kaŝuboj en la 13-a jarcento okazis en tiu formo ke Dukoj de Pomerio donis "Duko de Kaŝubio" inter siaj titoloj. Depost la Traktato de Vestfalio en 1648, post la tridekjara milito, partojn de Okcidenta Pomerio ekregis la svedaj reĝoj, kiuj uzis la titolon "Duko de Kaŝubio" de 1648 ĝis 1720.

La parlamento de la reĝlando Prusio en Königsberg ŝanĝis en la jaro 1843 la oficialan eklezian lingvon de la pola al la germana en Pomerio, sed oni baldaŭ poste reprenis tiun decidon, kaj ekde 1852 oni instruis per (kaŝube akĉentita) pola lingvo en la gimnazio de Wejherowo. En la 1850-aj jaroj kelkcent kaŝuboj elmigris al Kanado kaj setlis en la regiono ĉirkaŭ Wilno en Distrikto Renfrew (Ontario), kie ankoraŭ nun loĝas iliaj posteuloj. Kaŝubaj enmigrintoj fondis la paroĥon St. Josaphat en la kvartalo Lincoln Park de Ĉikago en la malfrua 19-a jarcento. En la 1870-aj jaroj kaŝubaj kaj germanaj enmigrintoj kreis fiŝistan vilaĝon sur Insulo Jones en Milvokio (Viskonsino), sed ili ne posedis tiun terenon, kaj la registaro de Milvokio evikciis ilin en la 1940-aj jaroj kaj faris el la tereno industrian parkon.

Multaj pomeroj en la iama Duklando Pomerio, multaj el ili luteranaj protestantoj (inter ili la slovinoj), estis germanigitaj inter la 14-a kaj 19-a jarcentoj rezulte de la prusa politika germaniga programo. Iuj komunumoj en Orienta Pomerio travivis kaj hodiaŭ konsideras sin kaŝubaj en la moderna Pollando, kvankam aliajn elpelis la komunista registaro de Pollando post la dua mondmilito kiel "germanojn". La plej multaj kaŝuboj en orienta Pomerio, malkiel la slovinoj kaj la slavoj de okcidenta kaj centra Pomerio, restis romkatolikoj.

Dum la Traktato de Versajlo, kaŝuba aktivulo Antoni Abraham agitante por la integrigo de Kaŝubio en Pollandon faris sian faman devizon "Nie ma Kaszub bez Polonii a bez Kaszub Polski", kio en Esperanto signifas "Kaŝubio ne ekzistas sen Pollando, kaj Pollando ne sen Kaŝubio".

Kaŝuboj 
Flago

Kaŝuba lingvo

Kaŝuboj  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kaŝuba lingvo.

Inter 50.000 kaj 250.000 kaŝuboj la kaŝuban, okcidentslava lingvo de la leĥa lingvogrupo parolata en norda Pollando. Tradicie poloj konsideras la kaŝuban esti pola dialekto, sed nepolaj lingvistoj delonge konsideras ĝin aparta slava lingvo, kaj ankaŭ polaj lingvistoj pli kaj pli multe adoptas tiun opinion nun.

Aliaj tradiciaj slavaj etnogrupoj ankaŭ loĝas en Pomerio, inter aliaj la koĉevoj, borovanoj, kaj krajnanoj. La parolformoj de ĉi tiu popolgrupoj dividas trajtojn kaj kun la kaŝuba kaj kun la polaj dialektoj de Grandpollando kaj Mazovio, kio eble indikas ke ili estas posteuloj ne nur de la antikvaj pomerianoj sed ankaŭ de mezepokaj enmigrintoj de Grandpollando kaj Mazovio.

La plej frua ekzemplo de skribita kaŝuba lingvo estas la protestanta katekismo de Martin Luther eldonita en 1643 (kun pliaj eldonoj en 1752 kaj 1828). Sciencan intereson pri la kaŝuba lingvo vekis unue Mrongovius (verkoj en 1823, 1828) kaj la rusa lingvisto Hilferding (1859, 1862), poste Biskupski (1883, 1891), Bronisch (1896, 1898), Mikkola (1897), Nitsch (1903). Gravaj esplorverkoj pri la kaŝuba lingvo de la frua epoko estis Słownik języka pomorskiego, czyli kaszubskiego de Stefan Ramułt (1893) kaj Slovinzische Grammatik (1903), Slovinzische Texte (1905) kaj Slovinzisches Wörterbuch (1908) de Friedrich Lorentz.

La unua aktivulo de la kaŝuba/orient-pomeria nacia movado estis Florian Ceynowa, kiu elpensis skrib-sistemon por la kaŝuba lingvo, priskribis ĝian gramatikon (1879) kaj eldonis kolekton de etnografiaj rakontoj pri la vivo de kaŝuboj (Skórb kaszébsko-slovjnckjé mòvé, 1866-1868). Hieronim Derdowski estis la unua verkisto de la kaŝuba lingvo kies verkoj, inter ili la eposo O panu Czorlińscim co do Pucku po sece jachol, trovis popularecon inter kaŝuboj. Sekvis la movado de la Junaj Kaŝuboj, kiun gvidis la Aleksander Majkowski, verkisto de la unua romano en kaŝuba lingvo (Żëcé i przigodë Remusa) kaj eldonisto de la revuo Zrzësz Kaszëbskô. Kunlaborantoj de ĉi tiu revuo formis la skolon de la "Zrzëszincë", kiuj multe kontribuis al la evoluo de la kaŝuba literatur-lingvo en la jaroj post la dua mond-milito.

Hodiaŭ

En 2005 la kaŝuba unuafoje fariĝis oficiala objekto de la pola ekzameno pri matureco (abiturientiĝo). Spite tion, ke nur 23 lernantoj prenis la ekzamenon kiam unue proponitan, ĉi tiu evoluo ŝajnas esti grava paŝo en la oficiala rekonado de la lingvo.

Hodiaŭ la kaŝuba lingvo estas komunuma lingvo, apud la pola, en iuj urboj kaj vilaĝoj de norda Pollando, kaj oni instruas ĝin en iuj lernejoj de la regiono.

La kaŝuba nun havas leĝan protektadon en Pollando kiel oficiala minoritata lingvo.

Kaŝuboj 
Parko de Kaŝuba Pejzaĝo, elrigardo de Monto Tamowa, proksime al Kartuzy kaj Lagoj Kłodno, Białe, kaj Rekowo.

Famaj kaŝuboj

Esperanto-movado

Kaŝuboj 

Inter 1970 kaj 1972 funkciis Kaŝuba Filio de PEA Pola Esperanto-Asocio organizita kaj gvidita de Andreo Marszałkowski, poste persekutita kaj fine nuligita de la politika komunista kaŝpolico pro internaciaj kontaktoj. Tiu filio agis aktive kaj havis 325 anojn kun pagitaj kotizoj, gvidis korespondan kurson, aperigis artikolojn en loka kaj regiona gazetaro, organizis regulajn kunvenojn. En 1972 okazis en Kartuzy Unua TutPollanda Kongreso de Esperantistaj Veteranoj kaj kadre de ĝi okazis Sankta Meso en Esperanto, unuafoje en la mondo esperantlingva liturgio celebrita en vilaĝa preĝejo en Chmielno.

Nun esperantisto kaj kaŝubo Andreo Marszałkowski loĝanta en Kartuzy estas la ununura delegito de UEA en la vojevodio Pomerio, alia konata estas Kazimierz Krzyżak, ano de la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto. En la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aktivas kelkaj konataj kaŝubaj senatanoj kaj sejmanoj, prezidanto de PGAE estas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Kaŝuboj NombrojKaŝuboj HistorioKaŝuboj Kaŝuba lingvoKaŝuboj Famaj kaŝubojKaŝuboj Esperanto-movadoKaŝuboj ReferencojKaŝuboj Vidu ankaŭKaŝubojGdanskPollandoSlavoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VikipedioGulangyuGamelanoPenisoSinmasturbadoPentrista stabloTestikoAzioRequenaĈeĥa lingvoPoezio19-an de septembroRolls-RoyceLa odisea de los gilesJapana lingvoTristão da CunhaWayback MachineBengt-Arne WickströmCisjordanioGuido BrandenburgEsperantoBuŝa seksumadoGrăniceriSabatoSomera Olimpiko 1956Cifereca objekta identigiloĴedajoPeugeot 106Universito de PjuroVira seksoMohamedoSarona GolfoZamenhofa TagoBDSMDubenzila trisulfidoHoodwinked!AtlantikoTBACoronel Xavier ChavesPlenuma povoPolicoReggio di CalabriaNaná VasconcelosEsperanta literaturoĈastecoRusioCiferecepokoSveda lingvoFondaĵo VikimedioLos-AnĝelesoLesteneȘeitinEjakuloBirdumoVikimedioXHTMLBraziiBosko de BoulogneTaja lingvoEsperantomuzeo kaj Kolekto por PlanlingvojKataluna lingvoArmeo de la Gardistoj de la Islama RevolucioRKO PicturesListo de legomojBertalan FarkasUnuiĝintaj Nacioj🡆 More