Muzeo de Praĥenio (ĉeĥlingve Prácheňské muzeum) estas distrikta/regiona muzeo en Ĉeĥio.
Ĝi situas en la sudbohemia urbo Písek, 100km sude de la ĉefurbo Prago. Longdaŭre ĝi apartenas al la plej konataj kaj plej prestiĝaj distriktaj muzeoj en Ĉeĥa respubliko.
Muzeo de Praĥenio | |
muzeo | |
Enirejo en Praĥenian muzeon en la historia parto de la burgo | |
Oficiala nomo: Prácheňské muzeum | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Písek |
Administra municipo | Písek |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Praĥenio |
Situo | Muzeo de Praĥenio |
- koordinatoj | 49° 18′ 36″ N 14° 09′ 00″ O / 49.31000 °N, 14.15000 °O |
Fondo | 1884 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio | |
Vikimedia Komunejo: Prácheňské muzeum | |
Retpaĝo: prachenskemuzeum.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
La muzeo estis fondita en 1884. Ekde 1902 ĝi situas surloke de la iama reĝa burgo el la 13-a jarcento, en la origine konservita okcidenta alo kaj en la norda alo, kiu estis en la 18-a jarcento rekonstruita je kazernoj. La plej grava kaj meritplena personeco ligita al historio de la muzeo estas ĝia unua direktoro, fama historiisto prof. August Sedláček (1843-1926), aŭtoro de la monumenta 15voluma verko „Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando“ (1880-1927) kaj 3voluma historio pri la urbo Písek.
Arkitekture plej valora parto de la muzeo estas t.n. Kavalira salonego, granda gotika ejo riĉe ornamita de kopioj de freskoj el 1479.
En 1984-1992 la muzeo estis fermita pro kompleta rekonstruo de la tuta areo. En 1990 ĝi akiris atributon „Prácheňské“ (rilate al iama regionoPrácheň etendiĝinta en sudokcidenta Bohemio, kies ĉefurbo Písek estis). Pro siaj modele aranĝitaj kaj moderne konceptitaj ekspozicioj la muzeo akiris de la Konsilio de Eŭropo honoran premion „Eŭropa muzeo de la jaro 1996“.
En la muzeo troviĝas galerio kun tri apartaj ejoj por ekspozicioj kaj speciala biblioteko kun studĉambro.
En la areo okazadas regule prelegoj, koncertoj kaj aliaj kulturaj programoj (prezentado de popoltradicioj dum Pasko kaj Kristnasko,
tradicia decembra borso de mineraloj ktp.).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Muzeo de Praĥenio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.