Mustardo estas spicaĵo el pistitaj semoj de sinapo miksitaj kun vinagro.
Oni aldonas en ĝin ankaŭ sukeron, salon, oleon. Ĝi estas populara en multaj kuirartoj, speciale en germana kaj rusa. En Rusio oni uzas spican mustardon, en Eŭropo — pli dolĉan.
Mustardo bonigas apetiton kaj digestadon, pliigas sekrecion de stomaksuko. Oni uzas ĝin dum malvarmumo. Ĝi estas ankaŭ utila por maldikiĝi, ĉar ĝiaj substancoj klivas grasojn. Sed oni ne devas manĝi ĝin ĉe ulcero de stomako aŭ de duodeno.
Dum varmigo de fiŝo, aŭ de birda aŭ bovida viando, mustardo estas bona konserva kovraĵo: ĝi preventas elfluon de vianda suko kaj aromigas ĝin. Oni uzas mustardon en majonezo kaj marinaĵoj.
Ekzistas tri specioj de sinapo, el kiuj oni faras mustardon:
La receptoj diferencas ofte: konsisto kaj proporcio da ingrediencoj varias. Fojfoje oni aldonas aliajn spicaĵojn (kariofilon, cinamon, pipron).
Oni fabrikis mustardon de antikva tempo. Verŝajne, oni uzis sinapajn semojn jam en 3000 a.K. en barata kuirarto. Oni datas la unuan konatan recepton de mustardo je 42 p.K. Mustardo estis ne populara en grek-romia antikvo, sed jam en la 9-a jarcento ĝia fabrikado estis grava parto da enspezo de francaj monaĥejoj. La angla centro de mustarda fabrikado en la 17-a jarcento estis la urbo Tewkesbury, kie oni fabrikis mustardajn globetojn. La franca centro estis Dijon, kiu liveris mustardon eĉ al franca reĝo. La papo Johano la 22-a aldonis mustardon preskaŭ en ĉiun kuiraĵon.
Post eltrovo de Nova Mondo oni ekkonis multajn novajn spicojn, kaj la mustardo iĝis malpli populara. En 1634 Ludoviko la 13-a donis specialan edikton, kiu donacis al Dijon ekskluzivan rajton fabriki mustardon. Oni kreis en Dijon korporacion de fabrikistoj de mustardo kaj vinagro, kaj eĉ tiuj rimedoj ne helpis: la mustardo estis preskaŭ forgesita. Tamen, en 1747 oni inventis mustardon kun aldonaĵoj (kaporoj, anĉovoj, vinbera suko), kaj la mustardo renaskiĝis.
En la 19-a jarcento Alexandre Bornibus, fabrikisto de diĵona mustardo, transigis sian aferon en Parizon. Li iĝis fama danke al "virina mustardo" — milda spico kun estragona aromo, vendita en fajnaj potetoj de sevra porcelano. La reklama devizo estis: "La enhavo indas ĝian pakon". Ĉi tiun mustardon ŝatis eĉ Alexandre Dumas, kiu estis granda frandemulo. En 1937 oni dekretis protekton de la speciala nomo kaj fabrikado de la diĵona mustardo (sed oni povas variigi ĝian recepton).
En Rusio oni menciis mustardon unuafoje en 1781 en verko de la agronomo A. T. Bolotov "Pri kirlado de mustarda oleo kaj pri ĝia utilo". Li rekomendis froti per mustarda oleo dum spasmoj de manoj kaj piedoj. Oni konis jam ankaŭ sinapismojn (sinapajn plastrojn). La rusa centro de mustarda fabrikado estas Sarepta (apud Volgogrado), kie oni kreskigas sinapon de fino de la 18-a jarcento.
Ekzistas proverbo pri mustardo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mustardo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.