Alexandre DUMAS (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts, mortis la 5-an de decembro 1870 en Puys, Dieppe) estis franca verkisto.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dumas |
Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.
Alexandre Dumas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alexandre Dumas | |||||
Naskiĝo | 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts | ||||
Morto | 5-an de decembro 1870 (68-jaraĝa) en Puys | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Panteono de Parizo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | former 2nd arrondissement of Paris vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Thomas-Alexandre Dumas vd | ||||
Patrino | Marie-Louise-Élisabeth Labouret Dumas vd | ||||
Edz(in)o | Ida Ferrier vd | ||||
Amkunulo | Belle Kreilssamner • Emélie Cordier • Anna Bauer • Fanny Gordosa vd | ||||
Infanoj | Alexandre Dumas • Henry Bauër • Marie Alexandrine Dumas • Micaëlla-Clélie-Josepha-Élisabeth Cordier vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • dramaturgo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | Franclingva literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1829– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La grafo de Montekristo ❦ La tri musketistoj ❦ La Reĝino Margareto ❦ Dudek Jaroj Poste ❦ La Damo de Monsoreau ❦ Joseph Balsamo ❦ La Kvardekkvino ❦ La Vicgrafo de Bragelonne aŭ Dek Jaroj Poste ❦ La Kolĉeno de la Reĝino ❦ The Countess of Charny ❦ Ange Pitou vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Panthéon, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.
Dumas ricevis nur neregulan edukon kaj venis 20-jara en la buroon de la Duko de Orléans, kies bibliotekisto li iĝis unu tagon post la furoro de sia historia dramo »Henri III et sa cour« (1829), kiun oni konsideras triumfon splendidan de la romantikisma skolo super la klasika teatro. En 1830–1831 sekvis la dramoj: »Stockholm, Fontainebleau et Rome« (kun multaj pruntoj el Goeto kaj Ŝilero), »Antony«, »Charles VII chez ses grands vassaux«, »Napoléon Bonaparte«. Leĝereco inventa, surscenigo lerta, intrigo pasia, fantazio neelĉerpebla kaj energio esprima (virtoj karakterizaj por preskaŭ ĉiuj verkoj) tre gravis. Lia propra kreivo tamen ne sufiĉis la soifon je gloro kaj oro nek la ĉiam kreskantan postulemon de la legantaro. Pro tio li ne nur pruntis ideojn de ĉie ajn sed dungis eĉ ne malmultajn kunlaborantojn el kiuj kelkaj verŝajne mem verkis kompletajn verkojn (ekz. Gaillardet por la dramo »La tour de Nesle«).
Kun la industria ekspluato de lia talento ankaŭ la eraroj multobliĝis. Malpleno intriga, troigoj, ridindaĵoj kaj ĉiam pli da artefaritaj efektoj igis multajn verkojn nedigesteblaj. Oni menciindu ankoraŭ: »Térésa« (1832); »Angèle« (1833); »Catherine Howard« (1834); »Don Juan de Marana« (1836); »Kean, ou désordre et génie« (1836); »Caligula« (1837); »Paul Jones« (1838); sed aparte ankaŭ la komediojn: »Mademoiselle de Belle-Isle« (1839), »Le mariage sous Louis XV« (1841) kaj »Les demoiselles de St.-Cyr« (1843), kiuj evidentiĝis sursceneje teatraĵoj valoraj.
Interesegas liaj vojaĝrakontoj malgraŭ siaj malprofundaj ŝercoj kaj fantaziaĵoj. Li tramigris Svislandon, Italujon, Germanujon, Hispanujon (en la jaro 1846-a li deĵoris kiel historiografo de la Duko de Montpensier kiam lia duka moŝto estis ĉe nupta vojaĝo) kaj Nordan Afrikon. Poste li estis ankaŭ en Sirio kaj en Egipto i.a. Li priskribis tiujn vojaĝojn en la verkoj (1835–59): »Impressions de voyages«, »Quinze jours au Sinaï«, »Le Caucase, voyage« ktp. Kiam modis felietonaj romanoj Dumas - kiu ĉiam bezonis monon pro diboĉega vivstilo - iĝis vera sklavo de la romanfabrikado. La produktado estis tioma ke Dumas paralele okupiĝis pri ses romanoj. Povis esti ke ĉiun semajnon presitis unu nova verko! Tamen restis ankoraŭ tempo al li fondi propran teatrejon (Théâtre historique) al kiu li plejofte liveris proprajn teatraĵojn.
Inter la verkoj, per kiuj Dumas kontentigis la legantaron en kvazaŭ tuta Eŭropo, jenas la plej konataj: »Le comte de Monte-Cristo« (1844–45, 12 vol.), »Les trois mousquetaires« (1844, 8 vol.) krom »Vingt aus après« (1845, 10 vol.) kaj »Vicomte de Bragelonne« (1847, 12 vol.), »La reine Margot« (1845, 6 vol.); krome: »Le chevalier de Maison-Rouge« (1846), »La dame de Monsoreau« (1846) i.a., kiuj ofte (kiel ekzemple »Le comte de Monte-Cristo«, »Les trois mousquetaires«, »La reine Margot«) en drama prilaboro sukcesis ankaŭ teatreje. Virta enhavo mankis al tiuj ĉi romanoj entute; tamen ili riĉas per helegaj efektoj kaj situacioj apenaŭ kredeblaj sed fascinigaj. La Franca revolucio de 1848 interrompis la produktadon nur dum mallonga tempo. Dumas ne sukcesis nek kiel politika verkisto nek kiel deputito. en la 1850-aj jaroj aperis i.a. (parte en la de li fonditaj gazetoj »Le Mousquetaire« kaj »Monte-Cristo«) la romanoj: »Le dernier roi des Français«, »Les Mohicans de Paris«, »Saltéator«, »La princesse Monaco«, »Mémoires d'un jeune cadet« und »Mémoires d'Horace«, granda fantaziaĵo pri Romio. Dum la kampanjo itala Dumas laboris kiel korespondisto partoprenonte la kampanjon sicilian kaj napolan de Giuseppe Garibaldi. Ilin li surpaperigis ĉe »Les Garibaldiens« en 1861.
El aliaj verkoj estu menciataj ankoraŭ aliaj historaj/historiaj-romanecaj verkoj: »Jeanne d'Arc« (1842), »Les Médicis« (1845), »Michel-Ange et Raphaël Sanzio« (1846), »Louis XIV et son siècle« (1847), »Louis XV« (1849), »Louis XVI« (1850) i.a., kiel ankaŭ liaj rememoroj »Mémoires« (1852–54, 22 vol.; 1866, 2 vol.). El la postlasitaĵaro aperis en 1872 la verko »Grand dictionnaire de cuisine« kaj la dramo »La jeunesse de Louis XIV«, kies premiero sukcesa estis en 1873.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 263-264, kio legeblas tie ĉi interrete.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alexandre Dumas (patro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.