La Monto Ngaliema, foje ankaŭ nomata Monto Stanley, estas monto en la Ruvenzori-montaro de Afriko.
Tiu monto estas la plej alta monto kaj de la Demokratia Respubliko Kongo kaj de Ugando, la tria plej alta en Afriko, post la Kilimanĝaro (5895 m) kaj la Monto Kenja (5199 m). La montopinto (5109 m) kaj la ĉirkaŭaj pluaj pintoj altas tiom, ke sur ili estiĝas glaĉeroj.
Monto Ngaliema | |||
---|---|---|---|
montarmasivo | |||
Alteco | 5 109 m | ||
Situo | Demokratia Respubliko Kongo kaj Ugando | ||
Montaro | Ruvenzori | ||
Geografia situo | , 29° 52′ O 0.3858333333333329.8716666666670° 23′ N, 29° 52′ O | ||
| |||
| |||
| |||
Rimarko | La plej alta punkto de Demokratia Respubliko Kongo kaj de Ugando | ||
La roka Margareto-Pinto altiĝas en la arbaro-riĉa, glaĉerkovrita Ruvenzori-montaro, sur la Stanley-altebenaĵo, 40 km norde de la ekvatoro kaj rekte oriente de la Albert-Rifto (Orientafrika Rifto). Norde situas la Albert-Lago, sude la Eduard-Lago.
La monto Ngaliema konsistas el du, ĝemelaj pintoj kaj el la ĉirkaŭaj pli subaj pintoj:
Pinto | metro |
---|---|
Margherita-pinto | 5109 |
Aleksandra-pinto | 5091 |
Albert | 5087 |
Savoia | 4977 |
Ellena | 4968 |
Elizabeth | 4929 |
Phillip | 4920 |
Moebius | 4916 |
Grana Dento | 4603 |
La monton Ngaliema surgrimpis unuafoje en 1906 princo de Abruzzi (Luigi Amadeo di Savoia), J. Petigax, C. Ollier kaj J. Brocherel. Oni nomumis la pinton laŭ la reĝino Savoja Margareto, edzino de itala reĝo Umberto la 1-a.
Jam en la tempo de la antikvaj grekoj, estis fabeloj de montoj de neĝo kaj glacio formantaj la fonton de la rivero Nilo. Esĥilo ĉirkaŭ la jaro 500 antaŭ nia erao verkis pri "Egiptio nutrita per neĝo" kaj Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia erao verkis mencion pri "Montoj de arĝento, la fonto de la Nilo". Ptolemeo etikedigis tiujn montojn en la korekta situo kiel "Lunae Montes" (La Montoj de la Luno) en lia mapo eldonata antaŭ 1800 jaroj. Laŭ la ekspediciaj notoj de la Duko de Abruzzi, tiu estis fakte traduka eraro de la nomo "Blankaj Montoj", sed la nomo konserviĝis kaj pludoniĝis tra la jarmiloj.
Spite la legendoj, la ekzisto de tiuj montoj estis ne konfirmita ekstere de Centra Afriko ĝis la alveno de la kimra ĵurnalisto kaj esploristo Henry Morton Stanley. En 1876 li unuafoje ekvidis la montoĉenon, kaj en 1888 li rimarkis, kion li unue opiniis esti nubo kaj poste identigis kiel la deklivoj de monto kovrita de neĝo.
Portalo pri Afriko |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Monto Ngaliema, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.