Monda Tago de Sano estas tutmonda konsciiga tago pri sano celebrata ĉiujare la 7an de Aprilo, sub la sponsoreco de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), same kiel de aliaj rilataj organizoj.
En 1948, la MOS okazigis la unuan Tutmondan Sanasembleon. La Asembleo decidis celebri la 7an de Aprilo ĉiujare, kun efiko el 1950, kiel la Monda Tago de Sano. La Monda Tago de Sano okazis por marki la fondon de la MOS kaj estas rigardata kiel oportuno fare de la organizaĵo por altiri tutmondan atenton al afero de plej gravo por la monda sano ĉiujare. La MOS organizas internaciajn, regionajn kaj lokajn okazaĵojn en tiu Tago rilate al partikulara temo. La Monda Tago de Sano estas agnoskita de kelkaj registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj kun interesoj en publika sano, kiuj organizas ankaŭ aktivecoj kaj fokusas ilian subtenon en gazetaraj informoj, kiel la Global Health Council.
La Monda Tago de Sano estas unu el 11 oficialaj kampanjoj por monda sano markitaj de la MOS, kun la Monda Tago kontraŭ Tuberkulozo, Monda Semajno por Imunigo, Monda Tago kontraŭ Malario, Monda Tago sen Tabako, Monda Tago kontraŭ Aidoso, Monda Tago de Sangodonantoj, Monda Tago kontraŭ la malsano Ĉagas, Monda Tago por la Sekureco de Pacientoj, Monda Semajno por la Antimikrobia Konscio kaj Monda Tago kontraŭ Hepatito.
Multnombraj Mondaj Tagoj pri iu aŭ alia sanitara temo ekestis intertempe:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Monda Tago de Sano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.