Mohács (kroate Mohač, germane Mohatsch, Moosach, serbe Мохач ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács, kies centro ĝi estas.
Mohács | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 315 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 154 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 18° 41′ O 45.99583333333318.67972222222246° 0′ N, 18° 41′ O [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 112,23 km² (11 223 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mohács [+] | |||||
Mohács situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Eszék, fine de fervojo el Villány. Ĝi havas pramon kaj gravan havenon. Por la ŝipoj la urbo estas limpasejo. Budapeŝto estas 190 km-ojn for.
Pri frue romianoj kaj avaroj loĝis en Mohács. La unua skriba mencio devenis el 1093, en 1394 la komunumo estis kampurbo. La turkoj venkis la hungaran armeon en 1526, kiu iĝis la plej grava okazintaĵo de la lastaj 1000 jaroj. Dum la turkoj la urbeto estis centro de la regiono. Ankaŭ en Mohács, la armeo de la germana imperiestro, kiun komandis Karolo la 5-a duko de Loreno, venkis la turkojn en 1687.
En 1857 privata fervojo konstruiĝis inter karbonminejoj de Pécs kaj haveno de Mohács. Poste tiu etapo estis parto de fervojo Transilvanio-Fiume linio. En 1920 la komunumo trovis sin proksime de la nova landlimo. Ekde 1924 ĝi iĝis urbo kaj distriktejo. La silkouzino en 1905 konstruiĝis.
En la urbo vivas minoritatoj germanaj, serbaj kaj ciganaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mohács, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.