Fungoscienco aŭ fungologio,, antaŭe ĝis 2020 alternative ankaŭ (sed nun evitinde) mikologio kaj micetologio, estas scienco pri fungoj, pri ilia taksonomio, morfologio, biologio, fiziologio, biogeografio, ilia rolo en la naturo kaj en la vivo de homoj.
Charles de l'Écluse, "Rariorum plantarum historia : Fungorum in Pannoniis observatorum brevia historia" (1601). En tiu libro aperis bildoj de 117 fungoj el okcidenta Hungario. La fungosciencisto Jean-Jacques Paulet proponis en 1795 la nomon «mikologio» (france mycologie), oni favoris ĉi-tiun nomon kontraŭ «fungologio» (france fungologie).
Fitopatologio estas grava fako de fungoscienco. Jam en la notoj de antikvaj popoloj (asiroj, babilonianoj, grekoj) kaj en skriboj de la judoj aperas mencio de malsaniĝo de plantoj, ĉefe de cerealoj. Ili tiam ne konis la fungon mem kiel damaĝulon, sed mallaŭdis la pli superajn fortojn, parte la malfavoran veteron.
Christian Hendrik Persoon (1761–1836), Lewis David von Schweinitz (1780–1834), Elias Magnus Fries (1794–1878) kaj Harald Othmar Lenz estis patroj de la nova fungoscienco.
Aliaj sciencistoj estis :
La verko de Anton de Bary Morphologie und Physiologie der Pilze, Flechten und Myxomyceten (1866) estas certe la unua libro de fungoscienco.
Fungoscienco de la 19-a jarcento rolis grave en la institucio de la sciencaj nomoj.
Gravaj fungistoj estis:
Dum la 20a jarcento, la studoj de la formoj de la askofruktoj, de la sporoj, la formado de la konidio kaj finfine DNA kriterioj (kun la inventaĵo de la PĈR) ebligis novan taksonomion.
En 2007, Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux priskribis novan konsentan taksonomion.
Germana kaj franca vikipedio
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fungoscienco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.