Mika WALTARI (naskiĝis la 19-an de septembro 1908 en Helsinko, mortis la 26-an de aŭgusto 1979 en Helsinko) estis finna verkisto, eble la plej tradukita kaj fama ekster la limoj de lia lando.
Mika Waltari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Mika Toimi Waltari | ||||
Naskiĝo | 19-an de septembro 1908 en Helsinko | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1979 (70-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Hietaniemi vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Loĝloko | Etu-Töölö vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko • Helsinki Normal Lyceum vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Satu Waltari vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Kristian Korppi • Leo Rainio • Leo Arne • M. Ritvala • Nauticus vd | ||||
Okupo | verkisto • tradukisto • ĵurnalisto • romanisto • scenaristo • poeto • dramaturgo vd | ||||
Aktiva dum | 1927– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel junulo li komencis verki poezion, kaj poste dediĉis sin al prozo. Post studado de filozofio li laboris kiel ĵurnalisto kaj fine kiel libera verkisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis gvida persono de grupo Tulenkantajat (Portantoj de fajro), kies manifeston Hurmioituneet kasvot (Ekstaza vizaĝo) li eldonis en 1924 kune kun Olavi Paavolainen. En 1931 li edziĝis al Marjatta Luukkonen.
Grandan sukceson akiris jam la unua romano Granda iluzio pri moralaj problemoj de la postmilita generacio. Sukcesaj estis ankaŭ spritaj detektivaj rakontoj pri komisaro Palmu. La plej grandajn sukcesojn li gajnis per la verkado de historiaj romanoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mika Waltari, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.