Michael GUNDRINGER (naskiĝinta la 28-an de julio 1876 en Oberndorf, mortinta la 1-an de novembro 1957 samloke) estis aŭstra regionhistoriisto, teatra verkisto kaj loka poeto.
Post trejniĝo kiel setlisto kaj tapiŝfaristo en Laufen ĉe la ateliero de Joseph Ullrich li entreprenis lernoknaban vojaĝon. Dum sep jaroj li ankaŭ anis ĉe la teatra ensemblo Schiffertheatergesellschaft kiu estis vaganta. En 1896 Grundringer akceptiĝis en la gildo de la flosistaj pafistoj. En 1901 li ekdeĵoris poŝte. Kun regula salajro kiel landa leterportisto li ja kapablis zorgi por sia familio dum tiama ĝenerala mizero. Multaj renkontiĝoj tiamaj influis liajn pli malfruajn skribaĵojn.
Klopodante konservi kutimojn li ĉiujare interesiĝis pri la memortagoj de la boatistoj de ĉe Salzach: ekz. Leonhardi-Bühel-Ritt (rajdo), Sternsingen (karolkantistoj) kaj Hirtenspiel (ludadoj de kristnasko). Li famiĝis kiam li revivigis la sportan konkurson Schifferstechen dum kiu du kontraŭantaj homaroj provas lance forpuŝi la aliajn disde la boato. Krome li organizis imponan batalon de piratoj sur Salzach por kies vido venis multaj spektantoj al la tuta regiono.
Kiam Ferdinand Pfaffenberger, la lasta estro de la vaganta teatro Schiffertheater, mortis en 1910 li daŭrigis la teatran tradicion sen vagado kaj ludigis tie ankaŭ siajn proprajn dramojn. Kutimojn malnovajn de boatistoj li ankaŭ enscenigis.
Michael Gundringer verkis ne tute ses dekojn da teatraĵoj kiuj ĝuis grandan ŝaton. Inter 1922 kaj 1936 aperis multaj regionhistoriaj libroj, eseoj kaj skribaĵoj de li.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Michael Gundringer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.