La Mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus) aŭ pli simple la Mediteranea foko estas fokulo apartenanta al la familio de Fokedoj.
Kun nur ĉirkaŭ 450–510 (ĉiukaze malpli ol 600) restantaj individuoj, oni supozas, ke ĝi estas la plej rara fokospecio en la mondo, kaj unu el plej endanĝeritaj mamuloj en la mondo.
Ĝi loĝas nune en partoj de la Mediteranea Maro same kiel en areoj de la Atlantika Oceano ĉe la Tropiko de Kankro.
La Mediteranea monaĥfoko estas unu el du restantaj monaĥfokaj specioj; dum la alia estas la Havaja monaĥfoko. Tria specio, nome la Kariba monaĥfoko, iĝis formortinta.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mediteranea monaĥfoko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.