publikigita versio estis patrolita je 13 apr.
2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 13 apr. 2024.
Mathon (en la romanĉa lingvo Maton) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 51 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Mathon | |
---|---|
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Schams |
Koordinatoj | 46° 38′ 11″ N 9° 24′ 53″ O / 46.63639 °N, 9.41472 °O 9° 24′ 53″ O / 46.63639 °N, 9.41472 °O |
Nombro de loĝantoj | 51 |
Areo | 15,13 km² |
Alteco | 1527 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7433 |
Komunumkodo | 3708 |
Mathon situas sur la sudorienta deklivo de la monto Piz Beverin, sur kies kulmino sur alteco de 2997 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. Krom la vilaĝo Mathon sur alteco de 1527 m s.m. al la komunumo apartenas ankaŭ la setloj Acla sur alteco de 1768 s.m. kaj Tgoms sur alteco de 1932 s.m.
La komunumo Mathon limas en nordoriento al Lohn, en oriente al Donat, en sudo al Casti-Wergenstein, en okcidento al Safien, kaj en nordokcidento al Tschappina.
Mathon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flanka vojo de Zillis-Reischen tra Lohn kaj alia de Casti-Wergenstein. Per du poŝtaŭtolinioj unu tra Lohn kaj Zillis al Andeer kaj la alia al Casti-Wergenstein, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Ankoraŭ ĝis en la 1980-aj jaroj proksimume 90% de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon. Ek de tiam pro formigro de romanĉlingvanoj unuflanke kaj almigro de germanlingvanoj aliflanke la elcentaĵo de germanlingvanoj akiris intertempe jam preskaŭ la duonan de la loĝantaro.
La unua dokumenta mencio de Mathon datiĝas el la jaro 840 kiel Mentaune. Ek de 1204 ekzistas dokumenta mencio de komunumo de malnovliberaj kamparanoj kun aparta malalta tribunalo sur la monto de Schams. La landa suvereneco apartenis dum mezepoko ĉe la episkopo de Koiro, tiam transiris al la Senjoroj de Vaz kaj poste al la Grafoj de Werdenberg, kiuj devis post la perdita Milito de Schams revendi la valon en la jaro 1456 al la episkopo de Koiro. En la jaro 1458 la loĝantoj de Schams kaj kun ili ankaŭ de Mathon sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de la jaro 1851 Mathon formis kune kun Mathon kaj Wergenstein malaltan civiltribunalon en la tribunalejo Schams. Ek de 1851 ĝis estas komunumo de la komunumaro Schams en la distrikto Malantaŭa Rejno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mathon GR, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.