Grafeoteorio aŭ grafeteorio estas branĉo de diskreta matematiko, kiu okupiĝas pri grafeoj.
La ĉefnocio de la teorio, grafeo, difineblas kiel aro de verticoj (punktoj) kaj aro de eĝoj (linieroj), kiuj ligas parojn de verticoj. Ekzemplo de grafeo estas reto de metroo, kie la aro de la stacioj respondas al la verticoj kaj la aro de la linieroj (inter po du stacioj) al la eĝoj de grafeo.
La artikolo estas parto de serio pri grafeoteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj pli... Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeoteorio |
La problemo pri la sep pontoj de Königsberg estas klasika problemo de grafeoteorio; la solvo estas facila el grafeoteoria vidpunkto.
Sinonimo de grafeoteorio estas teorio de grafeoj. Anstataŭ la termino "grafeo", en literaturo oni povas vidi ankaŭ la (normale alisencajn kaj tial konfuzajn) terminojn grafo kaj grafio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grafeoteorio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.