La masakro de la Sankta-Bartolomea tago (france Massacre de la Saint-Barthélemy) estis violentega katolika tumulto kontraŭ la francaj protestantoj, la hugenotoj.
Ĝi okazis en Parizo dum la nokto inter la 24-a (memortago de Sankta Bartolomeo) kaj la 25-a de aŭgusto 1572.
La amasmurdo okazis sendube laŭ ordono de Katerino de Mediĉo, la patrino de la reĝo Karlo la 9-a. Ĝi komenciĝis per la murdo de grava franca protestanto, la admiralo Gaspard de Coligny. La murdoj sekve disvolviĝis tra la tutan urbon, disseminte teruron inter la protestantoj.
Tiu okazaĵo estis grava etapo de la francaj religiaj militoj, ĉar ĝi kaŭzis poste pli grandan fanatikecon ĉe la hugenotoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Masakro de la Sankta-Bartolomea tago, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.