La masa varmokapacito aŭ specifa varmo de iu substanco estas la kvanto da energio, kiun oni devas alporti al unuo de maso de tiu substanco, por altigi ties temperaturon je unu grado.
Oni povas ankaŭ diri, ke estas la varmokapacito de unuo de maso.
En la Sistemo Internacia de Unuoj, la unuo estas la ĵulo en kilogramo·kelvino aŭ J·kg−1·K−1.
Praktike; la masa varma kapacito estas la kapablo, por varmigata korpo, enteni kaj konservi grandan kvanton da varmeco.
La masa varma kapacito de akvo valoras 4186 J·kg−1·K−1, estas plej granda valoro por kondensa materio.
Substanco | Fazo | Masa varmokapacito J·kg−1·K−1 |
---|---|---|
aero (seka) | gaso | 1005 |
aero (saturita je akvovaporo) | gaso | ≈ 1030 |
Aluminio | solido | 897 |
Azoto | gaso | 1042 |
Kupro | solido | 385 |
Diamanto | solido | 502 |
Akvo | gaso | 1850 |
likvaĵo | 4186 | |
solido (0 °C) | 2060 | |
Etanolo | likvaĵo | 2460 |
Fero | solido | 444 |
Grafito | solido | 720 |
Heliumo | gaso | 3160 |
Heksano | likvaĵo | ≈ 2267.95 |
Oleo | likvaĵo | ≈ 2000 |
Hidrogeno | gaso | 14300 |
Latuno | solido | 377 |
Litio | solido | 3582 |
Hidrargo | likvaĵo | 139 |
Oktano | likvaĵo | ≈ 1393.33 |
Oro | solido | 129 |
Oksigeno | gaso | 920 |
Zinko | solido | 380 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Masa varmokapacito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.