Mariano BARROSO (Barcelono, 26a de decembro 1959) estas hispana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.
Li laboris kaj por kino, teatro kaj televido.
Mariano Barroso | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Mariano Barroso Ayats | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1959 (64-jaraĝa) en Sant Just Desvern | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro vd | |
Aktiva dum | 1982– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis kinreĝisorado en la Usona Kininstituto kaj en Instituto Sundance, kaj teatran reĝisoradon en la Hispana Teatro de Madrido kaj en la Laboratorio William Layton. Li alternas kinreĝisiradon kun instruado. Li krome estis prezidante de la Kinakademio de Hispanio el 2018 ĝis 2022.
En 1993 li reĝisoris kaj verkis sian unuan longan filmon nome Mi hermano del alma, rolulita de Juanjo Puigcorbé, Carlos Hipólito kaj Lydia Bosch. Ĝi premieris en la Berlina Kinfestivalo kaj ricevis Goya-premion al plej bona nova reĝisoro, la premion Sant Jordi, kaj la Kristalan Globon en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary, inter aliaj. En 1999 li reĝisoris kaj kunproduktoris Los lobos de Washington, rolulita de Javier Bardem kaj Eduard Fernández. En 2001 li reĝisoris por usona televido En el tiempo de las mariposas pri la Mirabal-fratinoj, en kiu rolis Salma Hayek, Marc Anthony, Edward J. Olmos kaj Mia Maestro. En 2005 li reĝisoris Hormigas en la boca, kun Eduard Fernández, Ariadna Gil kaj Jorge Perugorría, kiu ricevis diversajn premiojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mariano Barroso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.