La Margarita Insulo (en hispana Isla de Margarita) estas la plej granda insulo en la venezuela ŝtato Nova Sparto, situanta ĉe la nordorienta marbordo de la lando, en la Kariba Maro kaj pli precize norde de la duoninsulo Araja de la ŝtato Sucre kaj ĉe la insuloj Coche kaj Cubagua.
Ĝi konstituas la ununuran insulan ŝtaton de Venezuelo. La ĉefurbo de Nova Sparto, nome La Asunción, situantas sur la insulo. Ĉefaj industrioj estas turismo, fiŝkaptado kaj konstruado. Populacio estis en 2011 425 000 loĝantoj.
Margarita Insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Kariba Maro | |
Insularo | Ĉebordaj Antiloj | |
Geografia situo | , 63° 55′ U 11.017777777778-63.922222222222115011° 1′ N, 63° 55′ U | |
| ||
Longo | 78 km | |
Larĝo | 20 km | |
Areo | 956,8 km² | |
Plej alta loko | Cerro Grande 1 150 m | |
Loĝantaro | 425 000 (2011) 444 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | La Asunción | |
La 12an de decembro 2001, la ŝtatestroj de la landoj membroj de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj, kunvenintaj en la Insulo Margarita, adoptis la Deklaracion de Margarita, «agnoskante la Kariban maron kiel komuna heredo de la regiono, kaj supervalora havaĵo al kiu ni donas prioritaton por ties konservado», cele al la «plifirmigo de propra kariba identeco». Ili engaĝiĝis «por establi la regionon de la Granda Karibo kiel Zono de Kunlaborado», kiu «konsistos dekomence el kuna agado en la prioritataj areoj de la AKŜ, tio estas, komerco, eltenebla turismo, transporto kaj naturaj katastrofoj».
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Margarita Insulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.