La marakvo estas la salakvo de la maroj kaj oceanoj.
Ĝi kovras pli ol 70%-ojn de la tera surfaco. Ĝi konsistas je proksimume 96,5% el akvo kaj je proksimume 3,5% el diversaj saloj kaj solvitaj kaj nesolvitaj organikaj kaj neorganikaj kombinaĵoj, ankaŭ gasaj.
En ĝi oni povas trovi plej ofte kloridajn (Cl−), natriajn (Na+), sulfatajn (SO24−), magneziajn (Mg2+), kalciajn (Ca2+) kaj kaliajn (K+) jonojn. Tiuj ĉi konsistigas 99%-ojn el la marakvaj saloj, sed tio ĉi kompreneble povas multe varii kaj dependas de la lokaj cirkonstancoj. La indiko pri la kvanto de solvitaj saloj en la marakvo, nome la saleco, montras kiom da gramoj da saloj estas solvitaj en unu kilogramo da marakvo. Ĝi estas do indikata proporcie, plej ofte en elmiloj, sed ankaŭ en elcentoj; tiele, la oceanoj enhavas inter 31 kaj 38 elmilojn da saloj (aŭ en elcentoj kaj averaĝe: 3,5%; ĉe la Morta Maro tiu ĉi valoro atingas eĉ 33,7%-ojn).
La marakvo frostas ĉe proksimume -1,9 gradoj Celsius.
Trinkakvon oni produktas el la marakvo per sensaligo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marakvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.