Malplej Zorgiga aŭ en la angla Least Concern (LC) estas kategorio de la IUKN atribuita al specio aŭ pli malalta taksono kiu estis pritaksata, sed ne taŭgas por iu ajn alia kategorio.
Tiele tiu estas taksata nek kiel minacata, Preskaŭ Minacata, nek kiel (antaŭ 2001) Konservodependa. Multaj komunaj specioj kiaj ekzemple la Rokkolombo, la Ordinara junipero, la Homo, la Ruĝa milvo, la Alciono aŭ la Eŭropa leporo estas konsiderataj kiel membroj de la kategorio de Malplej Zorgiga.
Specio ne povas esti asignita kiel Malplej Zorgiga krom se ĝi havis ilian loĝantaran statuson taksita. Tio estas, necesas adekvata informo, takso de ĝia risko de malapero bazita sur ĝia distribuado kaj/aŭ loĝantara statuso.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malplej zorgiga, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.