Ornitorinko

Ornitorinko, (Ornithorhynchus anatinus) aŭ anasbeka platopiedulo estas mamulo el la ordo de monotremoj (aŭ kloakuloj), vivanta en Aŭstralio, kiu demetas ovojn, kaj kies buŝo similas al anasa beko (la scienca nomo signifas Birdonazo anasa); tamen la beko estas fleksebla kaj ne malmola kiel ĉe anasoj.

Tiuj du ecoj similigas la specion al birdoj kaj faras el ĝi tro strangan mamulon, tiom ke kiam la unuaj ekzempleroj estis konataj en Eŭropo oni supozis, ke temas pri trompo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornitorinko
Ornitorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Monotremoj Monotremata
Subordo: Platopieduloj Platypoda
Familio: Ornithorhynchidae
Genro: Ornithorhynchus
Blumenbach, 1800
Specio: O. anatinus
Ornithorhynchus anatinus
(Shaw, 1799)
Ornitorinko
Aliaj Vikimediaj projektoj
Ornitorinko
Ornitorinko
vdr

La besto estas longa je proksimume 75 cm. Inter la fingroj ĝi havas naĝhaŭton, kaj la tutan korpon kovras densa nemalsekiĝema hararo. La besto subakviĝas por unu minuto ĉasante predon. Ili ne havas dentojn, sed ostecajn platojn. Krome ili havas harecajn sensilojn, ĉar ili ne vidas en akvo.

La virbesto kaj la ino loĝas en komuna truo en argilo, sed post pariĝo la ino elfosas sian propran truon kun globforma kamero kovrita de folioj ĉe la fino ĝis 15 m. Tie ŝi demetas kutime du blankajn rondajn ovojn, super kiuj ŝi buliĝas por varmigi ilin dum 7 - 10 tagoj. Kiam la idoj eloviĝas, ili nutras sin per la patrina lakto (lekante, ĉar ili ankoraŭ ne kapablas suĉi). Post dek unu semajnoj la idoj malfermas la okulojn kaj post kvar monatoj ili lernas naĝi sub kontrolo de la patrino.

Viroj produktas venenon, kiu povas mortigi kelkajn bestojn kaj kaŭzas fortan doloron al homoj kaj aliaj animaloj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube


Tags:

AnasoAnasojAŭstralioBirdojEŭropoMamuloMonotremoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Homaj rajtojIsraeloIrana kalendaroNova Egipta ImperioEnkarniĝoUrboLinuxGentlemen Prefer Blondes (1953)Usona Mararmeo1930-aj jarojHungario24-a de septembroViandoFilipinojAdolf HollFilozofioKapitaloIntermama fendoPtolemeo la 5-aVakcina RibeloKompleta transmisioSara (muzikgrupo)La Kunularo de l' RingoVikioLudoviko la 14-a (Francio)MajoUsonoAngla lingvoVideoludoInformadikoInternacia Boksa FederacioMirpurSemsales (stacidomo)Honoriga gradigoDio(11722) 1998 HR115LornaySeattle Sounders19395MerloSuper Mario 64InĝenierartoNacia parko ĴemajtioKorano1962MuzikalbumoVoĉo de VjetnamioRotacia motoroXMagnesia ĉe rivero MeandroBulgara lingvoKolaĝoSorongBarata nacia kalendaro2022Esperanto‑VikipedioKonstantinopoloUsona piedpilkadoVestoCHispana lingvoLa Chaux-de-FondsSocia movado (partio)Hipofosfata acido22-a de januaroBraziloInternacia Parko la Amistad25-a de novembro🡆 More