Ĝirafo (Giraffa camelopardalis) estas afrika specio de parhufuloj el genro ĝirafo, nome ties ununura vivanta specio.
Ĝi estas plej granda terbesto kaj plej granda parhufulo kiu vivas en la 21-a jarcento.
Ĝirafo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝirafo en Berlina zoo Ĝirafo en Kenjo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Giraffa camelopardalis Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La specio havas tre longan kolon, 5–6 m de alto kaj 1600 kg (virbesto) aŭ 830 kg (ino) pezon.
La komuna nomo 'ĝirafo' kaj unua parto de la dunoma nomo nome Giraffa devenas el araba الزرافة (ziraafa aŭ zurafa), kio signifas "alta". La dua parto (epiteta) de la latina scienca nomo nome camelopardalis devenas el greka καμηλοπάρδαλη camelopardale kaj el latinigita camelopardalis, kio signifas "leoparda kamelo" alude al la bildo kiun montras ties haŭto, el kio devenas ankaŭ uzita nomo "marmora ĝirafo" aŭ "marmorĝirafo".
Tiu afrotropisa specio estas parenca de cervedoj kaj bovedoj, sed ĝi apartenas al alia familio, nome la ĝirafedoj (Giraffidae), kiu enhavas nur la ĝirafon kaj ties plej proksiman parencon, nome okapion. La ĝirafo havas naŭ subspeciojn kiuj distingas pro la kolorbildoj.
La disa teritorio de la ĝirafo etendas el Ĉado norde al Sudafriko sude, kaj el Niĝero okcidente al Somalio oriente. Ĝirafoj kutime loĝas en savanoj, herbejoj, kaj malfermaj arbaroj. Ties ĉefa manĝoresurso estas folioj de akacioj, kiujn ili plukas je altoj kie plej aliaj herbovoruloj ne povas atingi. Ĝirafoj estas predataj foje de leonoj, kaj ĝirafidoj estas celo ankaŭ de leopardoj, hienoj, kaj likaonoj. Plenkreskaj ĝirafoj ne havas fortajn sociajn ligojn, kvankam ili ariĝas en izolaj grupoj por moviĝi en la sama ĝenerala direkto se venas okazo. Maskloj starigas sociajn hierarkiojn pere de "kolluktoj", nome luktado per kiu oni frapas unu la alian per la kolo, kio estas ege malkutima inter mamuloj. Dominantaj maskloj akiras pariĝan rajton kun inoj, kiuj siavice estas la nuraj responsaj por idozorgado.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Żyrafa en la pola Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝirafo (specio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.