Marcus Annaeus Lucanus (39-65) (Kordobo, en la 3-a de novembro 39 - Romo, en la 30-a de aprilo 65) estis romia poeto kaj prozverkisto kaj unu el la plej elstaraj figuroj de la latina imperia periodo.
Lia juneco kaj facilo por poemfarado lin reliefigis el aliaj siatempaj poetoj. Lia patro, Marcus Annaeus Mela (m. 65) estis filo de Marko Aneo Seneko kaj patro de Seneko la pli juna. Lukano partoprenis en la fiaskinta konspiro de Pizono kontraŭ la vivo de la imperiestro Nerono, kaj sin mortigis ĉe la arestigo, tranĉante la vejnojn mem.
Lukano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
M. Annaeus Lucanus | ||
Naskiĝo | 3-an de novembro 2039 en Corduba, Baetica, Romia Imperio | |
Morto | 30-an de aprilo 2065 (25-jaraĝa) en Romo | |
Mortis pro | perforta sinmortigo vd | |
Mortis per | ĝismorta sangoperdo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Marcus Annaeus Mela vd | |
Patrino | Acilia vd | |
Edz(in)o | Argentaria Polla vd | |
Parencoj | Seneko la pli juna • Lucio Junio Galio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • historiisto • verkisto • courtier vd | |
Laborkampo | poezio • epopeo vd | |
Aktiva en | Roma regno vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Pharsale vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kondukite al Romo, kiam li estis apenaŭ infano, Lukano ricevis bonan edukon, akirinte bonajn konojn ĉefe pri retoriko. Pli poste, li ekstudis en Ateno, el kie, la imperiestro Nerono lin alvokis, kaj tiam li fariĝis kvestoro, kvankam li ne estis sufiĉe aĝa por la posteno. La amikeco inter la suvereno kaj Lukano, tamen, ne longe daŭris. La imperiestro, pro ĵaluzo, malpermesis al la poeto publike deklami, sed, Lukano, pro venĝo, aliĝis al la konspiro de Pizono. Iu perfidis lin, kaj ĉe la promeso ricevi pardonon, li fariĝis denoncanto, kaj post akuzi la patrinon mem, krom aliajn kunkrimulojn, li estis morte kondamnita, sed li anticipis la punon, tranĉante al si la vejnojn.
Lia plej granda verko kaj la sola kiu supervivis ĝis nia erao alnomiĝas De Bello Civili, pli konata kiel Farsalio, epika poemo en dek libroj, kiu rilatas la civilan militon inter Julio Cezaro kaj Pompeo, ĝis la epoko kiam Cezaro sieĝis Aleksandrion, 48-47 a.K., post la morto de Pompeo.
Laŭ la gramatikisto Vacca kaj la poeto Stacio (45-96), la verkoj de Lukano inkluzivas:
Supervivantaj verkoj:
Ofte asignitaj al li (sed ankaŭ al aliaj):
Malaperintaj verkoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lukano (romia poeto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.