Luangprabango, aŭ Luang-Prabango (laose: ຫຼວງພຣະບາ, laŭlitere: Reĝa Budha Bildo), estas urbo situanta en centra Laoso, kie la rivero Namĥano renkontiĝas kun Mekongo proksimume 425 km norde de Vjentiano.
Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Luangprabango. La nuna loĝantaro de la urbo estas proksimume 103,000 personoj.
Luangprabango | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • district of Laos | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 06000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 53 792 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 560 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 102° 8′ O 19.89102.1347222222219° 53′ N, 102° 8′ O [+] | ||||
Alto | 305 m [+] | ||||
Areo | 8,2 km² ( 820 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Luang Prabang [+] | |||||
La urbo estis antaŭe la ĉefurbo de la samnoma reĝlando. Ĝis la komunisma povotranspreno en 1975, ĝi estis la reĝa ĉefurbo kaj sidloko de la registaro de la Reĝlando Laoso. La urbo ankaŭ estas fama kiel Monda heredaĵo de Unesko.
La ĉefa parto de la urbo konsistas el kvar ĉefŝoseoj situantaj sur duoninsulo inter la rivero Namĥano kaj Mekongo. Luangprabango estas konata pro siaj multaj temploj kaj monaĥejoj. Ĉiumatene, centoj de monaĥoj piediras tra la stratoj kolektante almozon. Unu el la plej gravaj famaĵoj en la urbo estas granda kruta monteto sur kiu sidas Wat Chom Si.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Luangprabango, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.