Love Story: Usona filmo de 1970

Love Story (Amhistorio) estas usona amafera filmo de 1970 verkita de Erich Segal, kiu estis ankaŭ la aŭtoro de la plej multe vendita libro de 1970 samnoma.

Ĝi estis produktorita de Howard G. Minsky, kaj reĝisorita de Arthur Hiller, steluligita de Ali MacGraw kaj Ryan O'Neal en protagonistaj roloj, krom John Marley, Ray Milland kaj Tommy Lee Jones en lia filma debuto.

Love Story
filmo
Originala titolo Love Story
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 dec. 1970, 26 aŭg. 1971
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Richard C. Kratina
Reĝisoro(j) Arthur Hiller
Produktisto(j) Howard G. Minsky
Scenaro Erich Segal
Loko de rakonto Nov-JorkoBostono
Muziko de Francis Lai
Rolantoj Ali MacGraw • Ryan O'Neal • John Marley • Ray Milland • Tommy Lee Jones • Sydney Walker • Russell Nype • Katharine Balfour
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama • Golden Globe Award for Best Original Score • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Golden Globe Award for Best Director • Golden Globe Award for Best Screenplay • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
Love Story: Intrigo, Aktoraro kaj rolularo, Referencoj
Love Story: Intrigo, Aktoraro kaj rolularo, Referencoj
vdr

La filmo akiris enorman popularecon en la 1970-aj jaroj kaj estas unu el la plej spektitaj usonaj filmoj. "Love Story" gajnis Oskaron en la kategorio de Plej bona voĉa bando (kun la melodio nomita "Where to Begin", kiu familiariĝis kaj asociiĝis kun la filmo, kaj plurajn Golden Globe Awards en la kategorioj: Plej bona Drama Filmo, Plej bona Aktorino. (Ali McGraw), reĝisoro, same kiel en la originala scenaro.

La filmo estas konsiderata unu el la plej amaferaj filmoj fare de la Usona Kininstituto (No. 9 en la listo) kaj estas unu el la plej biletvendaj filmoj ĉiutempaj. Ĝi estis sekvita de sekva filmo, nome Oliver's Story (1978), en kiu stelulis O'Neal kun Candice Bergen.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oliver Barret IV estas altira sportema studento de riĉa familio. Li ne kongruas kun la severaj sintenoj de sia patro, sed lia vivo tute ŝanĝiĝas kiam ekkonas Jennifer Cavilleri, same altira kaj simpatia muzikstudentino nome "Jenny". Kontraŭ la volo de lia patro, ili geedziĝas, sed sen financa apogo de la familio de Oliver, la paro suferas ekonomiajn problemojn. Kun la apogo de Jenny kiu laboras kiel instruistino en privata lernejo, Oliver sukcesis finigi la studojn de juro, kio ebligas lin akiri laborpostenon en fama advokata firmao de Novjorko. Tiukadre ili ankoraŭ 24-jaraĝaj decidas havi bebon. Ĉar ili ne sukcesas, konsultas specialiston, kiu informas al Oliver, ke lia edzino estas grave malsana kaj baldaŭ mortonta. Laŭ la sugestoj de la kuracisto, Oliver klopodas por vivi "normalan vivon" dirante prie nenion al Jenny. Tamen finfine ankaŭ ŝi ekkonas sian situacion, kaj ekricevas multekostan traktadon, kiun baldaŭ Oliver jam ne povas pagi. Malespere, Oliver petas helpon al sia patro. Kiam tiu demandas al li ĉu li havas "junulinon en problemoj", Oliver jesas anstataŭ rakonti al sia patro la veron pri Jenny. El la hospitalo, Jenny preparas sian funebron kun sia patro.

La historio temas pri amo, sed ankaŭ pri la rilatoj inter Oliver kaj lia patro. Kiam tiu ekkonas la aferon, tuj veturas al Novjorko, sed kiam li alvenas, Jenny jam estas mortinta. Ĉe la hospitalpordo la patro Barret petas perdonon al sia filo, kaj tiu respondas per frazo de Jenny: "Ami signifas neniam devi pardonpeti", kio siavice iĝas moto kaj de la filmo kaj de la samnoma romano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoraro kaj rolularo

  • Ali MacGraw kiel Jennifer "Jenny" Cavilleri
  • Ryan O'Neal kiel Oliver Barrett IV
  • John Marley kiel Phil Cavilleri
  • Ray Milland kiel Oliver Barrett III
  • Russell Nype kiel Dean Thompson
  • Katharine Balfour kiel Mrs. Barrett
  • Sydney Walker kiel Dr. Shapeley
  • Robert Modica kiel Dr. Addison
  • Walker Daniels kiel Ray Stratton
  • Tommy Lee Jones kiel Hank Simpson (listigita kiel Tom Lee Jones)
  • John Merensky kiel Steve
  • Andrew Duncan kiel Reverend Blaufelt

Referencoj

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Love Story (1970 film) en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Love Story (película) en la hispana Vikipedio.

Tags:

Love Story IntrigoLove Story Aktoraro kaj rolularoLove Story ReferencojLove Story Eksteraj ligilojLove Story1970Ali MacGrawAmafera filmoFurorlibroRay MillandRyan O'NealTommy Lee Jones

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Arba tagoBarata muzeo (Kolkato)25-a de apriloVajmarhaloparkoThe Tortured Poets DepartmentLinio Kintetsu-NaraKladruby (apartigilo)Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)National Center for Biotechnology InformationPrivacy BadgerMichael JacksonSandakanĈeĥioBrundorsa paruoJapanioMalvola orgasmoTorri di QuartesoloBenifaió (stacidomo)1-DekinoUniversala Tempo KunordigitaJoachim WankeAnthony Hendrik van der Boon MeschDonaco de CasselsMadridoKongresa PollandoProksimaĵoj ValencioMoresnet neŭtralaMezepokoJava (programlingvo)Kyllä isä osaa2-DodekinoL. L. ZamenhofIntermama fendoNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoKladruby (distrikto Strakonice)Listo de famuloj mortintaj en SopronGPLHidișelu de JosArgentinoVikivortaroFrancisko PatrikoŜnurbankalsonetoSântelecFerenc BéldiZdeněk MilerPlatonoBihar (historia departemento)El-NinjoArdenojSpecloIdanha-a-NovaEsperanta alfabetoVeteroGermanioMeloĈefpaĝoEdmund HaulerTimo VäänänenSüdwestrundfunkJosé Moreno Gans1922🡆 More