Lot-et-Garonne (aŭ okcitanlingve Òlt e Garona ) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio.
Ĝi estas 5 361 km2 granda kaj laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 331 229 personoj. La ĉefurbo de tiu departemento estas Agen [aĵen]. La departemento ŝuldas sian nomon al la du riveroj (Lot kaj Garonne), kiuj trafluas sian teritorion.
Lot-et-Garonne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 47 |
Prefektejo | Agen |
Subprefektejoj | Marmande Nérac Villeneuve-sur-Lot |
Prezidanto de la departementa konsilio | Sophie Borderie (en 2023) |
Prefekto | Jean-Noël Chavanne (en 2023) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 331 229 (2021) |
Areo | 5 361 km² |
Loĝdenso | 62 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 16 |
Komunumoj | 319 |
La departemento sume enhavas 319 komunumojn.
Lot-et-Garonne havas limojn kun la departementoj Lot, Tarn-et-Garonne, Gers, Landes, Gironde kaj Dordogne.
La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Lot-et-Garonne karakteriziĝas per du malsimilaj tipoj da pejzaĝoj: kalkŝtonaj ebenaĵoj okcidente, kaj montetoj kaj valoj oriente. Ĝi estas precipe rura departemento, kie agrikulturo ludas la ĉefan rolon en la ekonomia vivo (produktado de legomoj, fruktoj, tomatoj, tritiko, maizo, kaj ankaŭ bredado de bovedoj).
La historia patrimonio de la departemento estas riĉa: multaj mezepokaj vilaĝoj kovras la teritorion, multaj preĝejoj kaj kapeloj diversstilaj vizitindas. Ferioj en naturo ankaŭ eblas, dank'al la nombraj lagetoj kiuj situas en Lot-et-Garonne.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lot-et-Garonne, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.