Loglio: Planlingvo de Markos Kramer

pomu majplu lam tojhul jem bojbluj; ze jetuki nomaw taj.

Specimeno
La Patro nia:

Loglio (loglie logli) estas planlingvo kreita de Marcos Cramer komence de 2003. Origine la ideo estis krei lingvon kies gramatiko baziĝas sur vokalŝanĝiĝoj, kaj kiu samtempe estu tre facila, kaj logika en la senco de Loglano. La influo de Loglano jam frue malpliiĝis, kaj la lingvo pli evoluis laŭ la bezonoj de parolata lingvo ol laŭ la strikta logikeco de Loglano. La simileco de ĝia nomo al la nomo de Loglano estas hazardo: La nomo logli venas de la loglia vorto logiwuli (mondlingvo). Sed jam dum la frua kreado de la lingvo, Cramer forlasis la ideon, ke Loglio povus servi kiel mondlingvo, kaj pluevoluigis ĝin ĉefe kiel personan lingvon.

En Loglio, la vokaloj havas nur gramatikan rolon. La konsonantoj donas la signifon de radiko.

Sonoj kaj literoj

Loglio uzas jenajn dudek literojn:

a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w, z

Ilia prononco tute egalas al Esperanto, krom w, kiu estas prononcita kiel ŭ (sed w povas ankaŭ aperi komence de silabo kiel la angla w). Loglio tute ne uzas majusklojn. Tiel ĉiuj ĝiaj literoj estas simboloj de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), kaj ĉiu litero prononciĝas ĝuste kiel la respektiva IFA-simbolo.

Rolo de la vokaloj

La vokaloj o, a kaj e markas la tri vortspecojn de Loglio:

La vokalo u havas la rolon montri ke iu morfemo ankoraŭ apartenas al la sama vorto kiel la antaŭa morfemo. La vokalo i kaj la diftongo aw havas la rolon montri ke iu silabo ankoraŭ apartenas al la sama morfemo kiel la antaŭa silabo.

Vortostoko

La lingvo havas entute 517 morfemojn, el kiuj 200 estas logliigitaj landonomoj (surbaze de la nacilingva versio de la lando). La aliaj radikoj devenas ĉefe de Esperanto, la angla, la germana, la svahila, la hispana kaj la malnovgreka, sed ofte sufiĉe ŝanĝis sian aspekton por konformi al la logliaj morfemform-reguloj (vidu sube). Per la radikoj, oni povas teorie krei milionojn da vortoj per kunmetado. Ĝis nun estas aparte listigitaj 3300 vortoj.

Morfemformo

Loglio havas striktajn regulojn pri morfemformo. La reguloj pri morfemformo baziĝas sur la reguloj pri silabformo: Silabo ĉiam komenciĝas per unusola konsonanto aŭ per pl, kl, bl, glfl. Poste venas vokalo aŭ la diftongo aw, kaj post tio povas esti aŭ nenio aŭ l, m, n, j, jl, jnjm. Post i kaj aw ne povas esti j, jl, jnjm.

Morfemo ĉiam konsistas el pluraj silaboj tiel ke ĉiu silabo post la unua enhavas la vokalon i aŭ la diftongon aw kaj tiel ke ne aperas duoblaj literoj en la morfemo. La unua vokalo de morfemo ĉiam povas esti o, a, eu (interŝanĝo de la unua vokalo ne ŝanĝas la morfemon).

Nomoj

Nomoj estas ĉiam metitaj inter du apostrofojn ('), ekz-e 'pawlo' por Paŭlo. Oni uzas nur logliajn literojn ankaŭ por nomoj. Kiam en nomo aperas sono, kiu ne ekzistas en Loglio, oni uzas literon kun simila sono, kaj metas punkton (.) post ĝi, ekz-e 'fl.ets.jo' por Freĉjo.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Loglio Sonoj kaj literojLoglio Rolo de la vokalojLoglio VortostokoLoglio MorfemformoLoglio NomojLoglio Eksteraj ligilojLoglio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Kalia ksantatoListo de Esperanto-vortarojBaratoPeter MittermayrEŭropa UnioSeksatencoCUnuiĝinta ReĝlandoVulkanoRIA NovostiFlundroĈefurboOrientismo (ideologio)Filighera1990-aj jarojFrandzadoStatistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj21-a de septembro30-a de apriloPlatonoSĈefpaĝoBerg (stacidomo)Unuiĝintaj Nacioj1842KluboTorinoAbolhasan BanisadrSt. Gallen (stacidomo)Osmo Soininvaara1914Sudetgermana ribeloParksteinAdidas Al Rihla (pilko)Geografio de Belgio1916Domajno de plej alta niveloProtesto en Sitong PontoKopioSakramento (Kalifornio)Israelo2006Bernaj Oberlandaj FervojojMediano (statistiko)Franca revolucio de 1848.neNovembro de 2018EtimologioKalnjikDolní VilímečRumana AkademioOBernhard PabstDetektivo Konan (mangao)Malneta enlanda produktoYle TV1La Internacio (himno)Futbala Mondpokalo 2022UsonoNovjorkoMasakro de My LaiIzobutila ksantatoAngla lingvoSaint-Julien-du-VerdonBahaa Esperanto-LigoBarata kalendaroAlexandra DaddarioMeznombroStar WarsImre Mészáros (aldisto)🡆 More