Mondlingvo

Mondlingvo estas lingvo, kiu plenumas gravan rolon en internacia komunikado, servanta kiel komprenilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj en diversaj sferoj de la publika vivo (ekz.

komerco, scienco, diplomatio, administrado, religio ktp.)

Ĝi ankaŭ estas lingvo kiu estas parolata de multaj en la mondo kaj kiel gepatra lingvo kaj ankaŭ estas parolata de multaj kiel dua lingvo. Mondlingvo karakterizas ne nur per la tuta nombro de parolantoj de ĝi (ĉu kiel gepatra lingvo aŭ kiel dua lingvo) sed ankaŭ per geografia distribuo de ĝia parolantoj kaj ĝia uzo en internaciaj organizaĵoj kaj diplomatio.

Nuntempaj mondlingvoj estas la angla. Ĝi estas la plej parolata mondlingvo hodiaŭ, kun pli ol 1,1 miliardoj da denaskaj parolantoj kaj duaj lingvanoj tutmonde. Pro similaj kialoj ankaŭ la franca estas katalogita kiel mondlingvo. Aliaj lingvoj ofte uzataj internaice estas ekzemple la hispana, araba, ĉina, rusa, portugala kaj hindustana.

Tra la historio

Historie en la antikva epoko, la aramea, la malnovgreka, la latina, la klasika ĉina, la persa, la sanskrita kaj la klasika araba ludis gravan rolon en la historio kiel lingvafrankao.

Historiaj lingvoj kun internacia signifo de historiaj imperioj inkluzivas la egiptan en antikva Egiptio, la sumeran, la akadan kaj la aramean en la mezopotamio kaj la proksima oriento. Malnovgreka en greka koloniigo ĉirkaŭ la mediteraneo kaj la nigra maro, same kiel la kojna en la helenisma epoko post la konkeroj de Aleksandro la Granda kaj la Makedona Imperio kaj poste en la orienta parto de la Romia Imperio kaj la teritorioj de la Bizanca Imperio. La klasika ĉina estis parolita en orienta Azio dum la historio de Ĉinio. La persa en la regno de Persio, kaj iam estis uzata kiel la dua lingvo de la islama mondo post la araba . La sanskrita en la antikvaj historiaj periodoj de diversaj landoj en suda Azio, sud-orienta Azio kaj meza Azio.

La itala ĉiam estis grava en la mediteranea regiono, kaj hodiaŭ ĝi estas la plej parolata lingvo inter membroj de la katolika eklezio, kaj ĝi estas ankaŭ uzita en muziko (precipe opero) kaj la moda industrio. La turka estis same grava kiel la primara lingvo de la Otomana Regno. La greka kojna estis la mondlingvo en la helenisma periodo sed ĝia historio sukceso kaj distribuo ne estas reflektita en la moderna greka pro la lingvaj influoj de la slava lingvaro.

Same kiel lingva imperiismo, la propono uzi lingvon kiel internacian mondlingvon havas gravajn politikajn implicojn.

Planlingvoj

Multaj planlingvoj celas esti mondlingvoj; tamen eĉ la plej populara el ili, Esperanto, apenaŭ sukcesis fariĝi tia. En la pasinto, anoj de planlingvaj movadoj ofte nomis sian lingvon "mondlingvo", dum eksteruloj ofte preferis la esprimon "monda helplingvo".

Esperanto

En la ĉina lingvo, ankoraŭ hodiaŭ la vorto "mondlingvo" (世界语, el 世界 "mondo" kaj 语 "lingvo") estas samsignifa kun Esperanto.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Mondlingvo Tra la historioMondlingvo PlanlingvojMondlingvo ReferencojMondlingvo Vidu ankaŭMondlingvoAdministradoDiplomatioGepatra lingvoKomercoLingvoReligioScienco

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Birma lingvoUniversala Tempo KunordigitaImmanuel KantMozambikoAĉaĉarioSandviĉo (seksumado)1228OšupisSumeroGotika arkitekturoGrupa seksumadoMuzika ĝenroRokokoSvedioRevolucio de la Diantoj1252ĈilioUzbekioMorkeloBraziloArnulf RainerArthur BálintMasturbadoKonstancio la 2-aJohn Ronald Reuel Tolkien11-a de decembroMalfermita enhavoNacia domajno de plej alta niveloKulturoSeksa ekscitiĝoUsenetBuŝa seksumadoAraba lingvoBirdojFingrumado1953NozemoSennaciismoSword Art Online1976LeninSuno2006LernejoIP-adresoPropagando en Rusio1830-aj jarojPatrujprotekta arkitekturoRudolf Andorka (diplomato)MajorkoMontanoMunkenoMalvola orgasmoTaksonomioGrapfruktoArtefarita intelektoSvislandoL. L. Zamenhof16-a de apriloInterretoBukakoAnusa seksumadoVikimedia Komunejo4-a de decembroOstoHungarioFutbalo🡆 More