Komunumoj de Svislando (urboj kaj vilaĝoj) laŭ svisa leĝaro estas aŭtonomaj kaj havas rajton je propra konstitucio kaj leĝaro.
Jure urbo en Svislando estas aŭ komunumo kun pli ol 10 000 loĝantoj aŭ komunumo kiu posedas historian urborajton. Al ĉi-lasta kategorio apartenas ankaŭ mezepokaj historiaj urbetoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj kiel ekzemple Regensberg. Pro la aŭtonomirajtoj de la komunumoj la unuopaj urboj kaj vilaĝoj tre hezitas kunigi la komunumojn al pli grandaj unuoj, kio estas unu el la ĉefaj kialoj, kial ankaŭ la ĉefaj urboj en Svislando havas relative malgrandan nombron da loĝantoj. Tiel Zuriko ekzemple laŭ loĝantarstatistiko havas malpli ol 400 000 loĝantojn, kvankam se oni inkluzivus la politike memstarajn antaŭurbojn, kiuj reale formas integran parton de Zuriko, ĝi reale havus signife pli ol 1 milionon da loĝantoj. (La loĝantar-ciferoj en la suba listo tamen enhavas la oficialajn ciferojn de 2006, sen la aŭtonomaj antaŭurboj kaj antaŭkomunumoj.) Ekzistas ankaŭ la opinio, ke la tuta Svisa Mezlando de Berno ĝis Sankt-Galo en realo formas unu solan grandurbon kun proksimume 3 milionoj da loĝantoj kaj multaj parkoj. Tio fakte ne estas tiom malprava, ĉar ja eblas en tiu regiono atingi per la publikaj trafikiloj praktike ĉiun lokon en malpli ol 2 horoj kaj fakte el la aero la limoj inter la multnombraj politikaj komunumoj en tiu regiono estas apenaŭ rekoneblaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Listo de urboj en Svislando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.