Ĥamo (germane Cham) estas urbo kaj komunumo en Kantono Zugo, Svislando.
Ĝi havis 14303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Ĥamo Cham | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zugo | ||||
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Zugo. | ||||
Koordinatoj | 47° 10′ 50″ N 8° 27′ 35″ O / 47.18056 °N, 8.45972 °O 8° 27′ 35″ O / 47.18056 °N, 8.45972 °O | ||||
Nombro de loĝantoj | 14303 | ||||
Areo | 19,82 km² | ||||
Alteco | 420 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6330 | ||||
Komunumkodo | 1702 | ||||
Ĥamo situas ĉe la elfluejo de la rivero Lorze el la Lago de Zugo oriente de la kantonĉefurbo Zugo.
La urbo Ĥamo konsistas el la municipoj, kvartaloj kaj setlejoj Kirchbühl, Städtli, Enikon, Lindencham, Friesencham, Hagendorn, Rumentikon, Niederwil, Oberwil kaj Bibersee.
La najbaraj komunumoj de Ĥamo estas Hünenberg, Zugo, Steinhausen, Knonau kaj Maschwanden.
Ĥamo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zugo al Lucerno. Ĥamo havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4a de Baar al Lucerno.
Unuaj setlejoj ekzistis en Ĥamo jam antaŭ 6000 jaroj. Ankaŭ spuroj de romia setlado estis trovitaj. La unua skriba mencio de Ĥamo datiĝas el la jaro 858 en dokumento per kiu Ludoviko la Germano donacis la bienon Chama al la Virina Abatejo Zuriko. En la jaro 1360 Ĥamo ricevis la urborajton.
Partnerurbo estas la samnoma urbo Ĥamo (germane Cham) en Supra Palatinato, Germanio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĥamo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.