Lingvogeografio estas la subfako de homa geografio kiu studas la geografian distribuon de lingvo(j) aŭ ĝiaj konsistigaj elementoj.
La (inter)lingvisto Hugo Suchard esploris la signifoŝanĝojn en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio. La ĉefa tasko de lingvogeografio estas kompili detalajn lingvajn mapojn .
Iuj lingvistoj vidas geolingvistikon kiel branĉon de lingva geografio, aliaj vidas ĝin pli larĝe kiel specon de sociekonomika geografio. Ekzistas neniuj kialoj por limigita kompreno de la areo asignita al la kompetenteco de geolingvistiko, sed male, plivastigi la amplekson de lingva geografio. Ĉi-lasta estas difinita ekstreme larĝe: "branĉo de lingvistiko, kiu studas la aferojn pri la teritoria distribuado de lingvoj kaj lingvaj fenomenoj (sur la terglobo, sur kontinentoj, ene de pli malgrandaj geografiaj areoj)."
El tio rezultas du ĉefaj studokampoj ene de la lingvogeografio:
Diversaj aliaj terminoj kaj subdisciplinoj estis proponitaj, sed neniu akiris multe da aprobo, inklude de :
Lingva geografio ankaŭ povas plugvidi al studoj pri kiel homoj parolas pri la lingva pejzaĝo. Ekzemple, toponomio (loknomscienco) estas la studo de nomoj por lokoj. Pejzaĝa etnoekologio, ankaŭ sciita kiel etnofiziologio, estas la studo de pejzaĝaj ontologioj kaj kiel ili estas esprimataj en lingvo.
Multaj studoj esploris la efikon de 'lingva kontakto' pri kiel la lingvoj aŭ dialektaj (variantoj) de loĝantaroj interrilatis. Ĉi tiu teritoria vastigo de lingvaj grupoj kutime rezultis en la aldoniĝo de lingvoj al ekzistantaj parolareoj, prefere ol la anstataŭigo de unu lingvo pere de alia. Ekzemplo povus esti serĉita en la normana konkero de Anglio: la malnovfranca fariĝis la lingvo de la aristokrataro sed la meza angla lingvo restis la lingvo de la plimulto de la loĝantaro.
La geolingva situacio de la moderna mondo inkluzivas ekstreme danĝerajn kaj katastrofajn konsekvencojn: multaj malgrandaj kaj minoritataj lingvoj (inkluzive la lingvojn de indiĝenaj popoloj) estas sur la rando de formorto, kaj nur la kombinitaj klopodoj de sciencistoj kaj politikistoj povas malrapidiĝi, kaj kelkloke inversigi ĉi tiun procezon. La agadoj dla estona akademiano Paul Ariste (1905-1990), povas servi kiel ekzemplaj tiurilate. Paul Ariste ne nur estis elstara spertulo kaj esploristo de la finnugraj lingvoj, sed ankaŭ persono profunde maltrankvila pri la sorto de endanĝeraj lingvoj, ne ŝparanta penon konservi la spurojn de la lingva vivo de malgrandaj popoloj.
Ferdinand de Saussure, Writings in General Linguistics, eld. Oxford University Press, 2006, 366 paĝoj, ISBN: 9780199261444
André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, Courgenard: eld. La Blanchetière, 2017, 131 p., ISBN 9782366200461
(en) Azia Societo pri Geolingvustuji de Japanio
(en) Usona Societo pri Geolingvistiko Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
(en) Internacia Societo pri Dialektologio kaj Geolingvistiko
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lingvogeografio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.