Lingva Pejzaĝo

Lingva pejzaĝo (angla fakvorto 'linguistic landscape') estas la okulfrapa videblo de lingvoj sur publikaj kaj komercaj ŝildoj en specifa teritorio aŭ regiono (Landry kaj Bourhis 1997:23), alivorte la lingva pejzaĝo de teritorio estas formita pere de la lingvo uzata sur ŝildoj, publikaj vojoj, afiŝoj kaj aliaj surskriboj en la publika spaco, sed povas esti ankaŭ en formo de retejo kiel virtuala lingva pejzaĝo.

Esploro de la lingva pejzaĝo inkludas ok ĉefajn tipojn de ŝildoj, nome; stratŝildoj, varbadoŝildoj, ŝildoj kun avertoj kaj malpermesoj, nomoŝildoj de konstruaĵoj, informaj ŝildoj (kiel direktoj kaj horoj de malfermo), ŝildoj pri datrevenoj, ŝildoj sur objektoj (inkl. poŝtkestoj, fajro-estingiloj) kaj la grafitaĵoj. (Spolsky kaj Cooper, 1991).

Bonvenon en Herzberg, la Esperanto-urbo en Germanio.
Bonvena enirsigno en Herzberg. Supre bonvenigo en la germana kaj aldonita malsupre ke ĝi estas Esperanto-urbo kun la esperanta vorto "Bonvenon".
Korsiko : kontesto pri la uzata lingvo sur stratŝildoj.
Lingva batalado sur vojsigno
Lingva Pejzaĝo
Multlingva tomboŝtono en la kimra, angla kaj franca.

La utiligataj lingvoj transdonas socilingvistikan signifon kaj estas markiloj de teritoriaj identecoj. La lingvoj uzataj de la publikaj instancoj kaj tiuj uzataj de la loĝantaro povus esti en opozicio kun la videbla lingva pejzaĝo (vidu maldekstran foton el Korsiko). Uzita en la kunteksto de lingvaj studoj, la termino ankaŭ povas rilati al la stato (nombro de parolantoj, la uzado) de malsamaj lingvoj en iu teritorio.

Lingva pejzaĝo troviĝas "ie ĉe la interligo de socilingvistiko, sociologio, socia psikologio, geografio, kaj amaskomunikila scienco". Ĝi estas koncepto uzata en socilingvistiko, ĉar akademiuloj studas kiel lingvoj estas videble uzataj en plurlingvaj socioj. Ekzemple, kelkaj publikaj ŝildoj en Jerusalemo estas en la hebrea, la angla, kaj araba (Spolsky kaj Cooper 1991, Ben-Rafael, Shohamy, Amis, kaj Trumper-Hecht 2006).

Foto de tombo dekstre : Kelkaj fruaj laboroj pri specifa formo de la lingva pejzaĝo estis faritaj en tombejoj kun tomboj de personoj el enmigrintaj komunumoj, iuj lingvoj estis enskribitaj sur la tombo "longe post kiam la lingvo ĉesis esti parolata" en la komunumoj.

Evoluo de la fako

Kompare al aliaj esplorfakoj, la fako lingva pejzaĝo estas relative nova : "la lingvopejzaĝa paradigmo evoluis rapide kaj dum ĝi havas nombron de kernaj nomoj asociitaj al ĝi, ĝi nuntempe havas neniun klaran ortodoksecon aŭ teorian kernon" (Sebba 2010:73). La termino «Linguistic Landscape" (Lingva Pejzaĝo) estis unue menciita kun tiu nomo fine de 1997 en la artikolo "Linguistic Landscape and Ethnolinguistic Vitality. An Empirical Study" (Lingva Pejzaĝo kaj etnolingva vitaleco. Empiria studo) de Rodrigue Landry kaj Richard Y. Bourhis.

Aperis studoj de la lingva pejzaĝo surbaze de esploroj farita iom ĉie en la mondo. Speciala temo de la Internacioal Journal of Multlingualism (3.1 en 2006) estis dediĉita al la temo. Ankaŭ, la revuo World Englishes publikigis temonumeron en formo de kvin kontriuboj kiel "Simpozio pri World Englishes kaj Lingvopejzaĝoj : kvin perspektivoj" (2012, vol. 31.1). Simile, la tuta temo de la International Journal of Sociology of Language (228 en 2014) estis dediĉita al la temo, inkluzive rigardon sur ŝildoj kiuj montras influojn de unu lingvo sur alia lingvo. En 2015 estis lanĉita ĉe eldonejo John Benjamins akademia revuo dediĉita al tiu temo titolita Linguistic Landscape : An International Journal. Ekzistas ankaŭ serio de akademiaj konferencoj pri la studo de la lingvopejzaĝo. Ankaŭ estas havebla ampleksa, traserĉebla Lingvopejzaĝa Bibliografio. Speciala numero de Manusya (22, 2016) (4) komencas kun la historio kaj resumo de la kampo.

La lingvoj uzitaj sur publikaj ŝildoj indikas kiuj lingvoj estas loke gravaj, aŭ pruvas kiujn lingvojn fariĝas loke gravaj (Kasanga 2012). En multaj plurlingvaj landoj, plurlingvaj ŝildoj estas konsiderataj evidentaj, precipe ĉar komercistoj provas allogi kiel eble plej multajn klientojn aŭ ili konscias ke ili servu plurlingvan komunumon. En aliaj lokoj ĝi estas afero de leĝo kiel en Kebekio, kie ŝildoj ne povas esti nur en la angla sed devas inkluzivi ankaŭ la francan (Bill 101, Charte de la langue française). En kelkaj kazoj, la ŝildoj mem estas plurlingvaj, kaj reflektas atenditan multlingvan publikon. En aliaj kazoj, estas unulingvaj ŝildoj en diversaj lingvoj, skribitaj en aferkoncernaj lingvoj trovitaj ene de multlingva komunumo. Peter Backhaus eĉ atentigas ke kelkaj ŝildoj ne havas kiel celon esti komprenataj sed prefere celas allogi legantojn pere de pli prestiĝa lingvo.

Lingvopejzaĝo same povas esti aplikata al la studado de konkurencantaj skriboj por unuopa lingvo. Ekzemple, post la disrompo de Sovet-Unio, kelkaj ŝildoj en Mongolio ne nur estis en la cirila skribo sed ankaŭ en la tradicia mongola skribo (Grivelet 2001). Simile, en kelkaj ĉerokaj parolantaj komunumoj, stratoŝildoj kaj aliaj publikaj ŝildoj estas skribitaj kun la ĉeroka skribo (Bender 2008). Ankaŭ aŭto- numerplatoj en la greka Kipro estis en malsamaj epokoj presitaj kun greka aŭ romia literoj.

La studo de la lingvopejzaĝo povas ankaŭ klare montri la ĉeeston kaj rolojn de ŝildoj en malsamaj lingvoj tra historio Aldone al grandaj publikaj ŝildoj, iuj akademianoj pristudantaj lingvopejzaĝojn nun aldonas ankaŭ aliajn publikajn objektojn kun multlingvaj tekstoj, kiel ekzemple monbiletoj el Barato kiuj estas en pli ol dekduo da lingvoj.

Komerco

Socilingvistika esploro . pri la uzo de fremdaj nomoj en butikŝildoj (en Brazilo Ĉinio, Irako, Irano, Japanio, Jordanio, Italio, Slovenio, Sud-Koreio, Svedio kaj Svislando) mallkaŝas la ĉieĉeeston de la angla, sendepende de la lingvoj kun kiuj ĝi kunvivas kaj kiujn oni uzas instrumente kiel komunan komunikilon. Ĝi montris ankaŭ ke tiu alilingva uzo estas profunde plifortigita pro prestiĝo, pozitivaj socio-ekonomiaj sintenoj kiuj alte taksas valoron al fremdaj nomoj por komercaj interesoj, sed ankaŭ ke la lingvoelekto estas influata de la tipo de provizitaj varoj/servoj kaj de la eduka kaj ekonomia niveloj de klientoj.

En la kazo de la angla, montriĝis ke

  • supozo, akcepto ke la uzo de anglalingvaj nomoj kreskigos la vendon de produkoj kaj servoj.
  • la uzo de anglalingvaj nomoj povus influi la popularecon kaj akceptemon de la angla lingvo en la publika vivo
  • allogeco, modeco kaj prestiĝo aspektis esti pli gravaj ol la fakto mem ke la angla estas uzata kiel internacia lingvo
  • homoj kredas ke alilingvaj nomoj (ĉefe la angla), reflektas altan soci-ekonomian klason de klientoj
  • la uzo de la angla lingvo en sama varbanonco estas ligita al la ideo ke tio kontribuas al la konstruo de moderna identeco por la homoj

Turismo

Jūratė Ruzaitė de la universitato Vytautas Magnus esploris la lingvopejzaĝon en la turisma kampo. Surbaze de pli ol 500 fotoj de plurlingvaj ŝildoj kolektitaj por studi lingvajn pejzaĝojn en pluraj marbordaj urboj situantaj en la landlimaj regionoj de Pollando kaj Litovio, ŝi klopodis analizi kiujn lingvojn kunekzistas en popularaj turismejoj kaj ekscii kiuj estas ĝiaj aŭtoroj, kiuj instancoj uzas ilin. Gravaj tendencoj en tiu kampo rilatis al turistoj kaj iliaj bezonoj. Tamen, kelkaj tendencoj kiel ekzemple la foresto de la rusa lingvo en la pola lingva pejzaĝo, devas esti analizataj rilate al la simbola, ekonomia kaj ideologia valoroj ligitaj al ne-oficialaj lingvoj. La interpreto de la rezultoj baziĝas sur la interrilato inter plurlingvaj ŝildoj, turismo kiel grava ekonomia faktoro kaj oficialaj lingvopolitikoj. 

Esperanto en la publika spaco

Kutime la nuraj lokoj kie troviĝas lingvopejzaĝo en Esperanto estas portempaj teritorioj kiuj formiĝas okaze de Esperanto-kongresoj kaj aliaj specoj de kunvenoj.

Belgio, Trilanda punkto

Lingva Pejzaĝo 
Neŭtrala Moresnet, enireja ŝildo - Drielandenpunt.eu

Danio, Kopenhago

Kelkaj esperantistoj en Kopenhago, Danio organizis en 2017 unikan prilingvan kaj perbiciklan ĉiceronadon rilate al sep memorejoj kaj tomboŝtonoj de gravuloj en la kampo de lingvistiko kaj Esperanto-kulturo, inter aliaj tiu de Margrethe Noll, Marie Schrøder, Vilhelm Thomsen, Ivo Lapenna .

Francio, Burret

Lingva Pejzaĝo 
Promenvojo "Esperanto" en Burret, Francio estas trilingva : franca, okcitana kaj Esperanto.

Burret estas parto de serio de francaj urbetoj kiuj ricevis la Verdan Esperanto-stelon (france : Etoile verte espérantiste), premio kiu estas donata al la urbestroj kiuj en ilia komunumo, faris kalkulon de la nombro de Esperanto-parolantoj. En la vilaĝo Burret estas trilingva (fr, eo, ok) turisma ŝildo pri Esperanto-pado (france : Chemin de l'espéranto, okcitane : Lo camin de l'Esperanto). La iniciatintoj faris referencon al ĝi kiel vojo de iniciado, laŭ propra interpretado kiel vojo de homeco, Kredo, Espero. La espero vidas kion ankoraŭ ne estas kaj amas kion ankoraŭ ne estas.

Germanio, Herzberg am Harz

Same atentinda estas Herzberg am Harz (pr. Hércberg am Harc) La 11-an de Julio 2006 la municipa konsilio de Herzberg unuanime decidis aldoni al la urbnomo la oficialan epiteton “la Esperanto-urbo”. En tiu urbo nombro da ŝildoj estas dulingvaj : en la germana kaj Esperanto kaj estas ankaŭ kelkaj esperantlingvaj promenvojoj kun esperantlingvaj informtabuloj. entute jam pli ol 200 publikaj esperantlingvaj montriloj en formo de objektoj, tabuloj, murpentraĵoj, tomboj, ŝildoj, En 2018 jam 15 oficialaj vojmontriloj al la Esperanto-Centro estis fiksitaj de la stacidomo tra la urbocentro.

La nova urba rondvojo «Akvo-8», projekto de la klubo 'Zukunftswerkstatt' enhavas 18 informtabulojn kun resumoj en Esperanto pri la historio de la urbo, la arbo-instrupado (inaŭgurita la 7an de majo 2011) ĉirkaŭ Jues-lago montras la nomon de pli ol 50 diversaj arboj en la germana, scienca latina kaj en Esperanto. En 2020 aperis kelkaj novaj dulingvaj vojmontriloj al “Rulsketejo”, “Juĝejo” kaj “Welf-kastelo”.

Lingva Pejzaĝo 
Nazareto, Baziliko de la Anunciacio, Ikono Esperanto.jpg
Bonvenigaj ŝildoj :

Kvar oficialaj Esperantlingvaj bonvenigŝildoj el kverkoligno estis fiksitaj al la germanlingvaj ŝildoj kaj estas bone videblaj de ĉiuj kiuj venas per aŭto al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La starigon de bonvenigŝildoj iniciatis la realigis Interkultura Centro Herzberg kun permeso kaj parta financa subteno de la urbo. Ili troviĝas ĉe la urborando

  1. el la veturdirekto Herzberg-Pöhlde resp. Duderstadt,
  2. el direkto Göttingen (ĉe la forte frekventata federacia strato 27),
  3. el direkto Osterode am Harz resp. Seesen (federacia strato 243) kaj
  4. el la veturdirekto Herzberg-Sieber resp. Sankt Andreasberg.

Israelo, Nazareto

Ĉirkaŭ la baziliko de la Anunciacio de Nazareto estas korto kun dekoj da ikonoj de la Virgulino Maria, kontribuantaj de landoj de la tuta mondo. Ankaŭ la esperantistoj donacis tabulon kun mozaiko kaj la skribaĵo:"Nia Sinjorino de la Espero - Patrino de la Esperantistoj". Tamen la "land"nomo sub la tabulo diras "Esperantos" anstataŭ "Esperanto".

Kroatio, Zagrebo

Dum la unua novtipa internacia festivalo pri Esperanto-kulturo (Inter-Fest) inter la 8-a kaj la 12-a aŭgusto 2017 en Kroatio, partoprenantoj povas spuri la vojojn de la Esperanta poeto Nikolao Hohlov, kiu en Zagrebo verkis sian poemaron “La Tajdo”, vizitante ankaŭ plurajn ZEO-jn en la urbo,

Pollando, Bjalistoko

Tamen kelkloke Esperanto ja ekakiras konstantan lokon en la publika spaco. Tio estas evidenta en la pola urbo Bjalistoko, kie L.L. Zamenhof naskiĝis en 1859, kie ekzistas Itinero de Esperanto kaj de pluraj kulturoj en tri lingvoj - la pola, la angla kaj Esperanto, kiu ekde junio 2009 gvidas turistojn laŭ la plej gravaj lokoj ligitaj kun multkultureco de la urbo kaj Esperanto.

Trivialaĵo

Dum la lingva festivalo DRONGO en Amsterdamo (2018) Esperanto kvazaŭ fariĝis parto de multlingva pejzaĝo ĉar iu vestiĝis en blanka kitelo kun ŝildo dirante : "Doktoro Esperanto, je via servo por viaj lingvaj malsanoj..."

Ekzemploj

Literaturo

(angla) Gorter, Durk (ed.) (2006) International Journal of Multilingualism 3 (1). A special issue on linguistic landscape.

(angla)  Gorter, Durk (2006). "Introduction: The Study of the Linguistic Landscape as a New Approach to Multilingualism". International Journal of Multilingualism. 3 (1): 1–6. doi:10.1080/14790710608668382.

(angla)   Aronin, Larissa; Laorie, Muiris Ó (2013). "The material culture of multilingualism: moving beyond the linguistic landscape". International Journal of Multilingualism. 10 (3): 225–235. doi:10.1080/14790718.2012.679734.

(angla) Shohamy, Elana; Durk Gorter (2009). Linguistic landscape: Expanding the scenery. New York and London: Routledge.

(angla) Lai, Mee Ling (2013). "The linguistic landscape of Hong Kong after the change of sovereignty". International Journal of Multilingualism. 10 (3): 225–235. doi:10.1080/14790718.2012.708036.

(angla) Ben Said, Selim. 2010. Urban Street Signs in the Linguistic Landscape of Tunisia: Tensions in Policy, Representation, and Attitudes. Doctoral dissertation, Pennsylvania State University

(angla)  Cenoz, Jasone; Durk Gorter (2006). "Linguistic Landscape and Minority Languages". International Journal of Multilingualism. 3 (1): 67–80. doi:10.1080/14790710608668386.

(angla) Muth, Sebastian (2014). "Linguistic landscapes on the other side of the border: Signs, language, and the construction of cultural identity in Transnistria.". International Journal of the Sociology of language. 227: 25–46. doi:10.1515/ijsl-2013-0086.

(angla) Gorter, Durk (ed.) (2006) Linguistic Landscape: A New Approach to Multilingualism. Clevedon–Buffalo–Toronto: Multilingual Matters Ltd

(angla) Macalister, John (2012). "Language policies, language planning and linguistic landscapes in Timor-Leste". Language Problems and Language Planning. 36 (1): 25–45. doi:10.1075/lplp.36.1.02mac.

(angla) Ann-Katrien Botterman: Linguistic Landscapes in the City of Ghent. An Empirical Study. Abgerufen am 18. September 2016.

(germana) Ruth Pappenhagen, Angelika Redder, Claudio Scarvaglieri:  In: Angelika Reedder, Julia Pauli, Roland Kießling (Hrsg.): . Band 37, 2013, ISBN 978-3-8309-2965-9, S. 127–160.

(hispana) Pons Rodríguez, Lola. 2012. El paisaje lingüístico de Sevilla. Lenguas y variedades en el escenario urbano hispalense (la lingva pejzaĝo de Sevilla kaj ĝiaj urbaj lingvoj kaj variantoj), Sevilla: Diputación Provincial de Sevilla, Colección Archivo Hispalense. (Elŝutu)

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Lingva Pejzaĝo Evoluo de la fakoLingva Pejzaĝo Esperanto en la publika spacoLingva Pejzaĝo EkzemplojLingva Pejzaĝo LiteraturoLingva Pejzaĝo Eksteraj ligilojLingva Pejzaĝo Vidu ankaŭLingva Pejzaĝo ReferencojLingva PejzaĝoLingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Johano la 3-a SobieskiStatuo de LiberecoHeinz Dieter MaasDélegyházaInsulo de la RozojEnciklopedioInternacia Fonetika AlfabetoAciuaFebvin-PalfartJanuaro de 2024SaoloTheodor HirschMohamedoTutmonda varmiĝoAlizaIndonezioDionizoAlfafar-Benetússer (stacidomo)Antikva EgiptioPekinoScioPanoFamilio (biologio)Vibrilo (sekso)MilenovTriopismoĈokoholuloPavlovice (distrikto Benešov)Kastelo2013OrgioZu-Rhein (stacidomo)Benetússer15-a de apriloAntaŭromantismoSuda KarolinoDiego VelázquezPrevezoLatina lingvoBoineștiHungara lingvoMoldavioPuberecoTeknologioLutterbach (stacidomo)ISO 4217François HollandeJordi WildPentristoIslama ŝtatoErektiĝoIranFutbala Mondpokalo 2022L. L. ZamenhofVivnivelo4-a de apriloTaroko (kartoj)Pakto de RoerichMuamar KadafiPentti SaaritsaDemokratioMelatoninoYoussef HindiJapanioHistorio de Protestantismo en Usono7-a de apriloSiretKolonio de la Golfo de MasaĉusecoAlbert EinsteinReagaviadilo🡆 More