Lily-Rose Depp (naskiĝis la 27-an de majo 1999(nun 1999-05-27) en Parizo) estas franca-usona manekeno kaj aktorino.
Lily-Rose Depp | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lily-Rose Melody Depp | ||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1999 (24-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Etno | Francoj • usonanoj vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso • Parizo • Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Francio vd | ||||
Alma mater | Oakwood School, Los Angeles • International School of Paris vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Johnny Depp vd | ||||
Patrino | Vanessa Paradis vd | ||||
Gefratoj | Jack Depp vd | ||||
Amkunulo | Timothée Chalamet • Ash Stymest • Austin Butler • 070 Shake vd | ||||
Parencoj | Alysson Paradis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • modelo • filmaktoro • kantisto vd | ||||
Laborkampo | aktorado • manekenado vd | ||||
Aktiva dum | 2014– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lily-Rose Melody Depp estas la pli aĝa filino de Johnny Depp kaj Vanessa Paradis. Ŝi havas fraton, Jack, tri jarojn pli juna ol ŝi.
Ekde ŝia naskiĝo ŝi altiris la atenton de amaskomunikiloj. Dum infaneco ŝi vivis kun siaj gepatroj inter Los-Anĝeleso kaj Parizo. Ŝia onklino el la patrina flanko estas Alysson Paradis.
Ŝi debutis karieron de aktorino en 2014, per apero en la filmo Tusk, en kiu ludis ŝia patro. Ŝi daŭrigis poste en 2016 per Yoga Hosers kaj Planetarium, je la flanko de Natalie Portman.
Tre aktiva sur sociaj retoj, ŝi kalkulas interalie pli ol du milionoj da sekvantoj en sia konto Instagram,.
Ekde 2015, ŝi estas egerio de marko Chanel.
En 2016, Lily-Rose Depp ludis unu el la ĉefaj roloj de la filmo La Danseuse, prezentita en la selekto "Un certain regard" en Festivalo de Cannes 2016. Por la okazo, ŝi unuafoje supreniris la ŝtuparon de la festivalo, tre atentata de amaskomunikiloj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lily-Rose Depp en la franca Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lily-Rose Depp, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.