Licencplato aŭ numerplato estas parto de la licenco de veturilo.
Ĝi enhavas en iu specifa lando unike eldonitan kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj (la aŭtokodon), per kiu oni povas tracei la posedanton de la veturilo. La alfikso de licencplato sur aŭto preskaŭ ĉie en la mondo estas deviga. Plej ofte ili devas esti antaŭe kaj malantaŭe, ĉe motorcikloj kaj remorkoj (postveturiloj) nur malantaŭe. En pluraj subŝtatoj de Usono ĝenerale sufiĉas malantaŭa ŝildo. En iuj lokoj, ekzemple en kelkaj subŝtatoj de Usono, eblas mem elekti la kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj relative libere, tiel ke eblas atentigi pri si aŭ pri socia temo per la plato: ekzemplo estas la dekstre bildigita usona licencplato de esperantisto el la 1990-aj jaroj kun vorto "Saluton".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Licencplato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.