Leni RIEFENSTAHL , aŭ plennome: Berta Helene Amalie RIEFENSTAHL (naskiĝis la 22-an de aŭgusto, 1902, mortis la 8-an de septembro, 2003 ) estis germana dancistino, aktorino, reĝisorino, filmistino kaj fotistino.
Leni Riefenstahl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Helene Bertha Amalia Riefenstahl |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1902 en Berlino |
Morto | 8-an de septembro 2003 (101-jaraĝa) en Pöcking |
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Heinz Riefenstahl |
Edz(in)o | Horst Kettner • Peter Jacob |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro • filmmuntisto • scenaristo • filmaktoro • filmreĝisoro • aktoro • fotisto • reĝisoro • dancisto |
TTT | |
Retejo | http://leni-riefenstahl.de |
Pro sia proksimeco al la naziismo kaj speciale al Adolf Hitler, Leni Riefenstahl estas unu el la plej forte pridisputataj personoj en la germana filmhistorio. Kritikuloj opinias, ke ŝiaj filmoj dum la nazia periodo gloras la nazian ideologion. Tamen la estetika valoro de ŝia arto estas vaste agnoskata.
Leni Riefenstahl naskiĝis en Berlino. Ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1923 ŝi unuafoje aperas kiel solodancistino en Munkena teatro, sed malmultajn monatojn poste ŝi pro vundita genuo forlasis la dancadon kaj fariĝis aktorino. En 1932 ŝi unuafoje reĝisoris, kaj trafis per sia filmo Das blaue Licht la atenton de Hitler.
Poste estiĝis kelkaj propagandaj filmoj pri la nazia partio, ekz. Sieg des Glaubens (= Venko de la kredo) kaj Triumph des Willens (= Triumfo de la volo). En 1936 ŝi dokumentis la Olimpikojn en Berlino - financate de la reĝimo.
Post la Dua Mondmilito Leni Riefenstahl estis la celo de akraj kritikoj, atakoj kaj eĉ akuzoj. Ŝi mem ĉiam kontestis la kritikojn pri subteno de la nazia reĝimo kaj emfazis, ke ĉiuj filmoj havis nur dokumentan karakteron.
En 1958 mallongigita versio de ŝia filmo pri la Olimpikoj venis al la kinejoj, sed ne rikoltis grandan sukceson. En 1973 ŝi publikigis fotaron pri afrika tribo: Die Nuba, Menschen wie vom anderen Stern. Unu jaron poste ŝi - indikante falsan aĝon - lernis plonĝi kaj foti subakve. Ekde tiam ŝi laboris ĉefe kiel fotistino.
En septembro 2003, du semajnojn post sia 101-a naskiĝtago Leni Riefenstahl mortis en Pöcking, Bavario.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leni Riefenstahl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.