Laureano FIGUEROLA Ballestern (Calaf, 4a de julio 1816 - Madrido, 28a de februaro 1903) estis hispana advokato, ekonomikisto kaj politikisto, kiu ludis gravan rolon kiel Ministro de Trezoro en la komenco de la Demokratia Jarseso.
Krome li postenis kiel prezidanto de la Senato.
Laureano Figuerola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1816 en Calaf |
Morto | 28-an de februaro 1903 (86-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Girona Cemetery |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • profesoro • juristo • senior lecturer |
Li estis profesoro en la universitatoj de Barcelono kaj Madrido kaj defendanto de libera komerco. Post la sukceso de la Revolucio de 1868, la generalo Serrano, kiu prezidis la provizoran registaron, nomumis lin Ministro de Trezoro, kio li estis de la 8a de oktobro 1868 ĝis la 13a de julio de la sekva jaro. La 19an de oktobro 1868, kiel Ministro de Trezoro, subskribis la dekreton per kiu oni fiksis la peseton kiel ŝtata valuto.
Li reiĝis ministro denove en oktobro 1869 ĝis decembro 1870, ĝis la dua registaro de la regado de Amadeo de Savojo, kiam li estis sukcedita de Segismundo Moret.
En marto 1870 li malfermis la vojon por la privatigo de la minoj de Riotinto, kio rezultis en la akiro de la minkomplekso fare de brita konsorcio dominita de bankistoj Rothschild. Li estis atakita en la parlamneto fare de Francisco Pi y Margall, Tutau kaj katalunaj industriistoj.
En 1876 li estis la unua prezidanto de la Institución Libre de Enseñanza, kiun li estris kun Nicolás Salmerón, Joaquín Costa kaj Francisco Giner de los Ríos, inter aliaj. Li estis ankaŭ estrarano de la fervoja entrepreno Compañía de los Caminos de Hierro del Sur de España, kreita en 1889.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Laureano Figuerola, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.