Adelardo López de Ayala (kompleta nomo Adelardo López de Ayala y Herrero) (Sevilla, 1828 - Madrido 1879) estis hispana verkisto kaj politikisto.
Li estis membro de la Real Academia Española, kaj servis kelkajn fojojn kiel ministro pri kolonioj, dum la Demokratia Jarseso kaj la Restaŭrado de Burbonoj, nome regado de Alfonso la 12-a.
Adelardo López de Ayala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1828 en Guadalcanal | ||||
Morto | 30-an de decembro 1879 (51-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | San Justo Cemetery vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | Liberal Union vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Parencoj | Ángeles López de Ayala vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto • dramaturgo • poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ekkarieris en teatro per historia dramo Un hombre de estado, premierita en Madrido en 1851. Sekvis komedio Los dos Guzmanes, je stilo de Pedro Calderón de la Barca, kiun li admiris. En 1851 li verkis sian unuan zarzuelon, nome Guerra a muerte. Li ankaŭ kunlaboris en ĵurnalismo ĉefe satira: nome ĉe El padre Cobos. En 1857 li reprezentis Mérida kiel liberala deputito kaj la sekvan jaron por la distrikto de Castuera, loĝanta en Cabeza del Buey. Inter 1857 kaj 1861 li verkis El tejado de vidrio kaj El tanto por ciento.
Li devis ekziliĝi al Portugalio pro sia opozicio al la reĝimo de Isabel la 2-a kaj unu jaron poste li kunredaktis la Manifeston de Kadizo en la kunteksto de ŝia eltronigo. Li estis en la provizora registaro de 1868 kaj estis nomumita ministro pri kolonioj en la regado de Amadeo de Savojo, sed denove liaj politikaj opinioj kondukis lin al demisio. Kun Alfonso la 12-a, li plue estis deputito kaj ministro. En 1878 li estis nomumita prezidanto de la Kongreso kaj publikigis Consuelo, kiu estis ludita de lia amatino Elisa Mendoza Tenorio, premierita en Madrido la 30an de marto 1878 kun ĉeesto de la reĝo, kiu mendis al li funebran diskurson por la reĝino María de las Mercedes. En decembro 1879 la reĝo proponis lin kiel ĉefministro, sed li malakceptis favore al Antonio Cánovas del Castillo, ĉar li jam estis tre malsana kaj fakte tiun saman jaron li mortis en Madrido.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adelardo López de Ayala, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.