Lale ANDERSEN , origine: Lise-Lotte Helene Berta BUNNENBERG (naskiĝis la 23-an de marto, 1905, mortis la 29-an de aŭgusto, 1972) estis germana kantistino kaj aktorino.
Lale Andersen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lale Andersen | ||
Naskonomo | Liese-Lotte Helene Berta Bunnenberg | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1905 en Lehe, Provinco Hanovrio, Germana Imperiestra Regno | |
Morto | 29-an de aŭgusto 1972 (67-jaraĝa) en Vieno | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | korinfarkto vd | |
Tombo | Dünenfriedhof Langeoog vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | kantaŭtoro • aktoro • kantisto • scenaristo • kantoverkisto • aŭtobiografo • diskografa artisto vd | |
Laborkampo | komponado vd | |
Aktiva dum | 1931– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lale Andersen naskiĝis en Bremerhaven. En la jaro 1931 ŝi unuafoje en Berlino aperis sursceneje; poste ŝi laboris en teatroj de Zuriko kaj Munkeno.
Grandan popularecon ŝi akiris per la kantado de la kanto Lili Marleen, kies tekston Hans Leip en la jaro 1915 verkis. Dum la Dua mondmilito ĝin disvastigis la radiostacio Soldatensender Belgrad por la soldatoj.
Post la milito Lale Andersen sukcese turneis kiel kantistino de maristaj kantoj kaj kanzonoj. En la jaro 1972 ŝi verkis sian membiografion Der Himmel hat viele Farben. Rainer Werner Fassbinder en 1981 laŭ ĝi kreis la filmon Lili Marleen.
En 1972 Lale Andersen mortis en Vieno. Ŝia tombo troviĝas sur la insulo Langeoog, kie ŝi dum longa tempo vivis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lale Andersen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.