La labaro (en latino: labărum-i; en greka: λάβαρον, lábaron) estis standardo uzita de la romiaj imperiestroj.
Ŝajne jam la grekoj uzis standardon de figuro simila al labaro, nome vexillum. La labaro estis uzata ekde la epoko de la imperiestro Adriano, tamen, kiam Konstantino abandonis paganismon modifis la labaron anstataŭante la Jupiteran Aglon per la Krismono aŭ monogramo de Kristo.
La labaro en tempo de Konstantino konsistis el longa lanco aŭ pik-stango kies stangeto estis orumita trapasata pinte per ŝovelilo, formante ian krucon. Supre estis brila krono el oro kaj juveloj meze de kiu videblis la monogramo de Kristo formita de la du greklingvaj komencaj literoj nome X kaj P (Ĥio kaj Ro) de tiu nomo (χριστóς) tiele ke la lasta estu meze de la unua. Krome kutime estis ambaŭflanke la du literoj alfo kaj omego, unua kaj lasta de la greka alfabeto. El traŝpalo pendis kvadrata tolaĵo el purpuro bordita el oro kaj ornamita per juveloj, meze de kiu estis aglo bordita el oro, en kies loko Konstantino metigis la monogramon de Kristo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Labaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.