La urbo de la virinoj aŭ Virinurbo (en itala: La città delle donne ) estas itala fantazia komedi-drama filmo de 1980 verkita kaj reĝisorita de Federico Fellini.
Ene de la karaktera kombinado de sonĝeca, ekstravaganca kaj arta bildaro de Fellini, Marcello Mastroianni ludas la rolon de Snàporaz, homo kiu veturas tra inaj kaj malinaj spacoj al konfronto kun siaj propraj sintenoj al virinoj kaj al sia propra edzino.
La urbo de la virinoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La città delle donne |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1980, 24 okt. 1980 |
Ĝenro | fantasta filmo, komedia filmo, filma dramo |
Kameraado | Giuseppe Rotunno |
Reĝisoro(j) | Federico Fellini |
Produktisto(j) | Daniel Toscan du Plantier |
Scenaro | Federico Fellini • Bernardino Zapponi • Brunello Rondi |
Muziko de | Luis Bacalov |
Rolantoj | Marcello Mastroianni • Ettore Manni • Donatella Damiani • Jole Silvani • Fiammetta Baralla • Gabriella Giorgelli • Marina Hedman • Alessandra Panelli • Malisa Longo • Anna Prucnal • Bernice Stegers • Dominique Labourier • Marina Confalone • Mimmo Poli • Franco Diogene • Maïté Nahyr • Nello Pazzafini • Luciana Turina • Rose Alba • Penny Brown |
IMDb | |
Snàporaz vekiĝas dum trajnveturo kaj havas mallongan amoraferon kun virino en la necesejo, sed tio finas kiam la trajno subite haltas kaj la virino foriras. Snàporaz sekvas ŝin en la arbaron, tra la naturo kaj en Grand Hotel estrita de virinoj kiuj ĉeestas al superrealisma feminisma konvencio. Li eniras en prelego pri poliandrio, kie lia esto estas malakceptita. Timigita Snàporaz retiriĝas al la hotela akceptejo, sed la elirejo estas blokita; anstataŭe li serĉas rifuĝon ene de lifto kun junulino, Donatella, kiu proponas sian helpon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La urbo de la virinoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.