Krzysztof Eugeniusz Penderecki (naskiĝis la 23-an de novembro 1933 en Dębica, mortis la 29-an de marto 2020 en Krakovo) - moderna pola komponisto.
Unu el plej gravaj mondaj komponistoj de la moderna muziko. Reprezentanto de la dua avangardo de pola muzika skolo en la 20-a jarcento. Ankaŭ dirigento kaj muzika pedagogo.
Krzysztof Penderecki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krzysztof Eugeniusz Penderecki |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1933 en Dębica, Dua Pola Respubliko |
Morto | 29-an de marto 2020 (86-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola • angla • germana • franca |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Muzika Akademio en Krakovo • Jagelona Universitato |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Elżbieta Penderecka |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • pedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • violonisto |
Verkoj | Polish Requiem Q1813637 Symphony No. 8 |
TTT | |
Retejo | http://krzysztofpenderecki.eu |
Unue Penderecki lernis ĉe Artur Malawski kaj Stanisław Wiechowicz en Akademio de Muziko en Krakovo. Li komponis jam lernante antaŭe ĉe Franciszek Skołyszewski. Tiam Penderecki tre interesiĝis pri muziko de Anton Webern kaj Pierre Boulez. Li kreadis provojn dodekafoniajn. Post organizo de Varsovia Aŭtuno: Festivalo de Muziko Moderna en Varsovio li komencis prepariĝi por prezenti sian muzikon en ĝi. En 1959 prezentis interalie: Psalmojn de Davido kaj Emanaĵojn. Fine li prezentis verkon kiu entute ŝokis aŭskultantojn. La komponaĵo 08:37 poste nomita "Tren ofiarom Hiroszimy" (Elegio por viktimoj de Hiroŝimo). En ĝi dodekafonia muziko estas performata per simpla sono de violonoj. Tiu sono permutas sian tonon, koloron kaj profundecon. Tiu komponaĵo ne estas do komponaĵo por tonoj de violonoj sed por sono de ili. Kritikistoj ne sciis de kie oni povas atribui tiun muzikon kaj kiel ĝin bone esprimi. Li estiĝis do komponisto tuj fama en la mondo. En 1963 li komponadis la Pasion de Sankta Luko. Tiu verko kontraŭa al pola komunista reĝimo estis religia. La teksto latina kantata per ĥoro kaj soloistoj estas kolorata per sonoj. La voĉo permutas en sono simila al aliaj instrumentoj (same estas ekzemple en kantoj de poemoj de Henri Michaux komponitaj de Witold Lutosławski). La sonoj fariĝas tiel ekspresivaj ke ĝi limas kun bruo kaj uzataj estas tie sonoj de maŝinoj kaj agadoj de homo (ekzemple sono de tajpilo). La kritikistoj nomis tiun fenomenon "sonorismo". La muziko de Penderecki estas seria sed li uzadis elementojn de sonoj realaj kreante sonorismon serian. Similan muzikon kreadis poste John Cage precipe en Roaratorio.
Poste Penderecki kreis koncertajn partojn de sia nova muziko- seria sonorismo. Li kreis De natura sonoris kaj De natura sonoris II, poste ankaŭ Fluktuacioj por orkestro. En sepdekaj jaroj li kreis Koncerton violonan N-ro 1 kaj li komencis komponi jam ne sonorisman (Ho Dio, kiu Pollandon)- li ŝanĝis tekston el Ojczyznę wolną pobłogosław Panie (Patrujon liberan Vi benu, ho Sinjoro) por Ojczyznę naszą racz nam zwrócić Panie (Patrujon nian redonu al ni, ho Sinjoro). Tiel li esprimis, ke Pollando depost 1944 estas okupata de komunistoj kaj Sovetunio. De la jaro 1980 li komencis komponi Polskie Requiem (Pola Rekviemo). Li dediĉis ĝin unue al pastro Jerzy Popiełuszko mortigita bestie de polaj komunistoj. Entute Polskie Requiem estis finita en 2005 kaj dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a.
Penderecki estis ankaŭ grava komponisto de operoj. En 1969 jaro li kreis tre faman operon "Diabloj de Loudun". Kritikistoj opiniis, ke Penderecki prezentas nur malplenan ekspresion de bruo. Poste tamen ĝi estis opiniita kiel plej genia opero de 20-a jarcento. Penderecki kreis ankaŭ Prokrastitan Paradizon (1978)- sur poemo de John Milton kaj poste ankaŭ Nigran Maskon(1984). Poste li kreis Ubu rex- opero bazita sur komedio de Alfred Jarry Ubu roi ou les Polonais (Reĝo Ubu aŭ la poloj) (Reĝo Ubu). Komponaĵoj de Penderecki estas tre patriotaj - li neniam finis paroli pri Pollando.En la mez-1970-aj jaroj, Penderetsky iĝis profesoro ĉe la Yale Lernejo de Muziko.
Penderecki kreis ok simfoniojn. Li estas opiniata kiel unu el plej gravaj komponistoj de moderneco aŭ postmodernismo. En 2006 li ricevis la titolon honordoktoro de la germana Universitato de Münster.
En 2007 li komponis muzikon al filmo Katyń de Andrzej Wajda.
Li komponas nun komponaĵon por komenco de olimpiado / olimpiko en 2008 en Pekino.
Nun li estas ano de la Kapitulo de la Ordeno de Blanka Aglo.
En 1987 Li estis premiita Wolf-Premio pri Artoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Krzysztof Penderecki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.