En la amaskomunikiloj, kromverko aŭ kromprodukto estas radia programo, televida programo, videa ludo, filmo aŭ ia ajn rakonta verko, derivita de unu aŭ pli jam ekzistantaj verkoj, kiu koncentras sin pli detale al iu parto de tiu originala verko (ekz. temo, rolulo aŭ evento).
En pluraj lingvoj nomata per la angla vorto spinoff aŭ spin-off [spin of].
En literaturo, la termino havas similan uzon ol en amaskomunikilaj verkoj; ĝi estas kutime uzata por indiki substancan ŝanĝon de rakontaj vidpunkto kaj agado el alia fikciaĵo, bazita sur la agado de la ĉefa protagonisto(j) de la serio, sed kun moviĝo al aliaj agado kaj rakonta fadeno de iu(j) alia(j) protagonisto(j), kiu iĝas la centra aŭ ĉefa fadeno (intrigo) de la nova kromserio. La nova protagonisto ĝenerale aperas unue kiel negrava aŭ subtena rolulo en la ĉefa rakonto. Estas tre ofte, ke la antaŭa protagonisto havas subtenan aŭ mallongegdaŭran rolon, almenaŭ kiel historia mencio, en la nova kromserio.
Kromverkoj ofte produktas siajn proprajn kromverkojn, kie la nova verko estas nur malmulte konektita al la originala.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kromverko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.