Kritikismo estas filozofia fluo kiu sin proponas studi kaj juĝi problemojn pri la filozofia scio ilin dispartigante laŭelementaj problemoj, por provi ilin solvi.
Ĝi tiel mallarĝigas la esplorkampon de la filozofio, sed opinias samtempe akiri pli altan certecon pri la verkonformeco de la asertoj kiuj estas faritaj en sia eno.
La metodo ĉi-kaze utiligita por kritiki aŭ analizi la racion pere de la racio mem, por ke estu malkovritaj la limoj kaj oni povu juĝi pravigitaj aŭ nepravigitaj iuj el la principoj kiujn ĝi kutimas afirmi, estas ĝuste la kritikismo. Kritikismo, fakte, estis difinita ankaŭ filozofio de la limo, ĉar ĝi emas limigi aŭ ĉirkaŭlimigi la eblojn de la homa scio, spite ke ĝi sukcesas nur albordiĝi al sciformoj pli certaj. Kritikismo, lastcele, estas analizo pri la homa racio, kiu fariĝas samtempe juĝisto kaj akuzito en la provo malkovri kion ĝi reale sukcesas scii kaj aserti kun certeco.
La plej fama filozofa elstarulo de tiu filozofia fluo estas la germana Immanuel Kant, kiu uzis la metaforon de kolombo por ilustri kiel, laŭ lia vidpunkto, la limoj altruditaj al la intelekto estas reale konstituantoj de la eblon mem moviĝi kaj scii: “La leĝera kolombo, dum en la libera flugo fendas la aeron kiu ĝin malalcelas, povus imagi ke al si sukcesus plirapide flugi en senaera spaco. Tiel Platono forlasis la sensan mondon ĉar ĝi metas tro malvastajn limojn al la intelekto; kaj sin lanĉis sur la flugiloj de la ideoj, tra la vakua spaco de la pura intelekto...”. (Kritiko de Pura Racio)
La alestiĝo de kritikismo situas en aparta momento: ĝi naskiĝas ĉe la fino de la 17-a jarcento, kiam la filozofia esploro blokiĝis antaŭ la kunpusiĝo de du kontraŭaj kaj ĝis tiam neakordiĝeblaj konceptoj: raciismo kaj empiriismo.
kiu antaŭmetainte la problemon de la valideco de la homaj scioj, iamaniere anticipis la estontan disvolviĝon de kritikismo.]]
Kritikismo superas tiun dualismon kaj provas ĝin sintezi en unusola pensfluo. Kant realigas veran kaj propran “kopernikan” revolucion en la kampo de la filozofia esploro ĉar, kiel Koperniko estis inversinta la rilatoj inter la suno kaj la tero, tiel la germana filozofo intencas nun inversigi la rilatojn inter la subjektokaj la objekto de la kogno. Dum antaŭe oni pensis dogmemmaniere ke la formoj de la subjekto pasive adaptiĝas al la naturo, kritikismo inaŭguris novan koncepton laŭ kiu estas la sensa sperto kiu estas modelita de niaj mensaj. La tipo de scio kiun Kant inaŭguras fariĝas akordo inter la apriora scio de racionalistoj kaj la [[aposteriora scio de empiriistoj: temas, fakte, pri sintezo de elementoj aprioraj, jam ĉeestaj en la menso de la subjekto (kiaj ekzemple la kategorioj, aŭ la konceptoj despaco kaj tempo), kaj elementoj aposterioraj devenantaj el la ekstero, de la objekto eplorata: la fenomeno.
Kritikismo, tielmaniere, unuflanke allasas ke la scio ne venas de la sperto, sed aliflanke eksludas ke la racio povas alveni al la scio pri ĉio kio staras trans la sperto mem. En la klopodo esplori sur kiuj aspektoj oni povas esprimi kun certeco, Kant alvenas meti iujn limojn: trans tiuj limoj estas ls ideo pri Dio kaj aliaj metafizikaj nocioj. Li inokulas la koncepton pri Dio kiel postulato ĉar ne eblus ĝin ekspliki pere de la nuraj iloj de la pura racio.
Aparte laŭ Kant ne eblus pruvi la ekziston de Dio ĉar, en la klopodo tion fari, la racio senevite eniras en serion da antinomioj, nome kontraŭdiroj kun si mem. Sammaniere, neeblus aserti kun certeco ĉu la mondo havis komenciĝon kaj tempan-spacan limon aŭ ĉu ĝi estas senfina kaj eterna, aŭ ĉu ekzistas libera elekto aŭ validas nur la principo de kaŭzo-efiko.
Fichte opinias ke tiu de Kant estas pozicio ne tute “kritika”, kaj eĉ ankoraŭ dogmema: ĝi fakte antaŭ ol esplori pri la kondiĉoj de la valideco de la scienco kaj moralo, devintus esplori la kondiĉojn kiuj legitimas sin mem kaj la rezultojn de sia esploro. Kaj kun Fichte kaj Schelling kaj Hegelo kaj aliaj la sensaj objektoj perdas ĉian pli konsiston ĝis fariĝi alestiĝoj de la menso.
En la dua duono de la 19-a jarcento la filozofo Otto Liebmann provis reproponon, baziĝante sur novaj aspektoj, de la kanta kritikismo, per la programa manifesto: «nepras reveni al Kant». Skolo, dirita de Marburgo kaj aliaj, ĉefe gvidas tiun fiozofian movadon. Ilia pensado ĉerpis el la filozofio de Gottfried Wilhelm Leibniz kaj aliaj: ĝenerale estas malpliigita la kontraŭstarigo inter la sensoj kaj la intelekto.
Lstatempe aperis kritika raciismo de Karl Popper, kiu konfidas al la racio esence kritikan, negativan, funkcion, laŭ kiu nome neniu kriterio de la homa scio, opiniata erarema, konjektema, povas baziĝi sur la principo de la kontrolebleco, sed sur tiu kontraŭa de la malpruvebleco.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kritikismo (filozofio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.