Kontraŭfeminismo estas larĝasence difinita kiel kontraŭstarado de feminismo.
Tio okazas pro aŭ per neado de almenaŭ unu el la ĉi-malsupraj fundamentaj punktoj de feminismo:
Kontraŭfeminismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio | |||||
Sidejo | [[]], [[]] | ||||
| |||||
Retejo | [http:// Oficiala retejo] | ||||
Kanadaj sociologoj Melissa Blais kaj Francis Depuis-Déri skribis, ke historia kontraŭfeminisma pensado precipe okazas forme de ekstrema maĉismo, laŭ kiu "viroj estas en krizo pro la inigado de la socio." Sed ili ankaŭ rimarkis, ke "ankoraŭ malmulta enketado estas farita pri kontraŭfeminismo, ĉu el la vidpunkto de la sociologio de sociaj movadoj aŭ el la vidpunkto de virinaj studoj," indikante, ke kompreno de la plena amplekso de kontraŭfeminisma ideologio estas ankoraŭ nekompleta.
En la historio, kaj tra malsamaj kulturoj, kontraŭfeminismo havis diversajn formojn. Ekzemple, okcidentaj kontraŭfeministoj en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento rezistis la virinan balotrajton, kaj kelkaj okcidentaj grupoj ankoraŭ kontraŭstaras tion, kiaj la novreakcio kaj la usonaj prakonservistoj. Postaj kontraŭfeministoj kontraŭstaras rajton al egalaj salajroj, rajton al vire malaprobitaj sanaj operacioj, kaj aliajn egalajn rajtojn. Sed kontraŭstarado de egalaj rajtoj povas esti farata ankaŭ de revoluciemaj feministoj (ĉefe anarki-feministoj; ne konfuzu ilin kun radikalaj feministoj), ekzemple Emma Goldman dum la frua 20-a jarcento, pro tio, ke ili ne volas partopreni en la sistemo, kiun ili opinias la radiko de la subpremado de virinoj. Simile, kontraŭstarado de egalaj salajroj povas radiki en la rezono, ke laboristoj rajtas ricevi ĉiom da la profitoj de sia propra laboro, do salajroj estu abolitaj anstataŭ egaligitaj.
Pajlofeminismo estas pajlohoma argumento, kiam oni troigas aŭ inventas elementojn de feminismo por ŝajnrefuti feminismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Pajlofeministo, do, estas inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ feminismo, por senvalorigi feminismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Pajlofeminismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri feminismo por facile senkreditigi feminismon kiel tuton.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kontraŭfeminismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.